Worben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Worben
Blazono de Worben
Blazono de Worben
Blazono de Worben
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 6′ 0″ N 7° 17′ 35″ O / 47.10000 °N, 7.29306 °O / 47.10000; 7.29306 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 0″ N 7° 17′ 35″ O / 47.10000 °N, 7.29306 °O / 47.10000; 7.29306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2260
Areo 2,80 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 3252
Komunumkodo 0755
Mapo de Worben
Mapo de Worben
Mapo de Worben
vdr

Worben estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Worben situas en la Berna Lagolando proksimume 7 kilometrojn norde de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La sudorientan limon de la komunumo formas la malnova fluejo de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Worben, Oberworben kaj Unterworben, kaj la kvartaloj Tribey kaj Fischerei-Park. La komunumo disponas pri varmakva kuracbanejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,80 km², de kiuj 7,5% estas kovritaj de arbaro, 62,1% servas por agrikulturo kaj 29,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Worben limas en nordo al Studen, en oriento al Lyss, en sudo al Kappelen, kaj en okcidento al Jens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Worben pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Bielo al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas laŭlonge de la orienta komunumlimo, troviĝas unu kilometro norde de la komunumo en Studen. Per la loka busreto de la urbo Bielo la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Worben datiĝas el la jaro 1228 kiel Worbun en donacdokumente de bieno al la Monaĥejo Frienisberg.[3] Worben dum mezepoko apartenis al la Grafoj de Nidau-Neŭŝatelo kaj kun la Insulgovio en la jaro 1398 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]