Ipsach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ipsach (stacidomo) kaj Ipsach Herdi (stacidomo).
Ipsach
Blazono de Ipsach
Blazono de Ipsach
Blazono de Ipsach
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
Ipsach (suba setlejo) kaj Bellmund (malantaŭa setlejo)
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 7° 3′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.05000 °O / 47.11667; 7.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 3′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.05000 °O / 47.11667; 7.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3913
Areo 1,91 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 2563
Komunumkodo 0739
Mapo de Ipsach
Mapo de Ipsach
Mapo de Ipsach
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ipsach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ipsach situas ĉe la suda bordo de la Lago de Bielo priksimume 3 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la elfluejo de la Nidau-Büren-Kanalo, en kiu la rivero Zihl estis kunigita kun la rivero Aro el la Lago de Bielo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,91 km², de kiuj 3,7% estas kovritaj de arbaro, 45,0% servas por agrikulturo kaj 50,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ipsach limas en nordo al la Lago de Bielo, en nordoriento al Nidau, en oriento al Port, en sudo al Bellmund, en okcidento al Sutz-Lattrigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Nidau al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 3 kilometrojn oriente de la komunumo ĉe la limo de Brügg kaj Bielo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins, kiu diponas pri du haltejoj sur la teritorio de la komunumo. Estas cetere projektita en la jaro 2016 longigi tiun tramlinio ĝis la stacidomo de Bielo kaj pluen al Bözingerfeld.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ipsach datiĝas el la jaro 1265 kiel Ipzacho. Dum mezepoko la hodiaŭa komunumo konsistis el la du setlejoj Hof-Ipsach kaj Wiler, kiuj formis parton de la regiono Insulgovio de la Grafejo de Nidau. En la jaro 1382 la Insulgovio estis vendita al Friburgo kaj en la jaro 1398 akirita de Berno.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]