Lengnau BE
Lengnau | |
---|---|
Blazono de Lengnau | |
Lengnau vidita de la trafikcirklo ĉe la alveturejo al la aŭtovojo | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Bielo |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Koordinatoj | 47°10′55″N 7°22′0″O / 47.18194°N, 7.36667°O (mapo)Koordinatoj: 47°10′55″N 7°22′0″O / 47.18194°N, 7.36667°O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 4603 |
Areo | 7,38 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2543 |
Komunumkodo | 0387 |
Mapo de Lengnau | |
Enhavo
Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]
Lengnau (en la franca lingvo Longeau) estis urbo ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4603 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Lengnau situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Bielo. Tra la komunumo fluas la rojo Leugene, kiu en Grenchen alfluas al Aro. En Lengnau troviĝas la horloĝfabriko kun la esperanta nomo Rado, kiu aktuale apartenas al la Swatch-grupo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,38 km², de kiuj 36,0% estas kovritaj de arbaro, 39,3% servas por agrikulturo kaj 21,7% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Grenchen limas en nordo kaj oriento al Grenchen (SO), en sudo al Büren ĉe Aro, en sudokcidento al Meinisberg, en okcidento al Pieterlen, kaj en nordokcidento al Romont.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra Lengnau pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 kaj la svisa aŭtovojo A5, kies plej proksima alveturejo situas rekte okcidente de la komunumo inter Büren kaj Pieterlen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Soloturno al Bielo kaj la loka busreto de la urbo Bielo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Lengnau datiĝas el la jaro 983 kiel Lengenach. Kiel parto de la mezepoka Senjorujo Strassberg, Lengnau fariĝis en la jaro 1388 respektive 1393 havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al ties voktejo Büren. [2]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Aliaj signifoj de Lengnau
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Anne-Marie Dubler: Lengnau BE en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-20)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lengnau BE – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj[redakti | redakti fonton]
|