Brügg BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Brügg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Brügg.

Brügg
Blazono de Brügg
Blazono de Brügg
Blazono de Brügg
Fervoja ponto trans Aro inter Aegerten kaj Brügg
Fervoja ponto trans Aro inter Aegerten kaj Brügg
Fervoja ponto trans Aro inter Aegerten kaj Brügg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 35″ N 7° 16′ 54″ O / 47.12639 °N, 7.28167 °O / 47.12639; 7.28167 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 35″ N 7° 16′ 54″ O / 47.12639 °N, 7.28167 °O / 47.12639; 7.28167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4156
Areo 4,99 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 2555
Komunumkodo 0733
Mapo de Brügg
Mapo de Brügg
Mapo de Brügg
vdr

Brügg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4156 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brügg situas sude de Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la norda bordo de Aro, kiu tie fluas tra la Nidau-Büren-Kanalo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,99 km², de kiuj 31,5% estas kovritaj de arbaro, 29,5% servas por agrikulturo kaj 34,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brügg limas en nordo al Bielo, en nordoriento al Orpund, en oriento al Schwadernau, en sudo al Aegerten, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Port.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Brügg kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 6 kaj la svisa aŭtovojo A6, kies komenca alveturejo situas sur la limo de Brügg kaj Bielo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Bielo al Berno kaj estas ankaŭ konektita al la loka busreto de la urbo Bielo. Ekzistas ankaŭ ŝiphaltejo ĉe la bordo de Aro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brügg datiĝas el la jaro 1261 kiel Brugge. Dum mezepokoBrügg apartenis al la Grafejo Nidau kaj kun tiu fariĝis en la jaro 1388 respektive 1393 havaĵo de la urbo Berno. La iama romia ponto, al kiu Brügg dankas sian nomon, dum mezepoko estis anstataŭigita per pramo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]