Pieterlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pieterlen (stacidomo).
Pieterlen
Blazono de Pieterlen
Blazono de Pieterlen
Blazono de Pieterlen
Pieterlen
Pieterlen
Pieterlen vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 10′ 30″ N 7° 20′ 20″ O / 47.17500 °N, 7.33889 °O / 47.17500; 7.33889 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 30″ N 7° 20′ 20″ O / 47.17500 °N, 7.33889 °O / 47.17500; 7.33889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3543
Areo 8,32 km²
Alteco 436 m super marnivelo
Poŝtkodo 2542
Komunumkodo 0392
Mapo de Pieterlen
Mapo de Pieterlen
Mapo de Pieterlen
vdr

Pieterlen (en la franca lingvo Perles) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3543 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pieterlen situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro oriente de la urbo Bielo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Pieterlen la kvartalo Zälgli sude de la vilaĝo kaj la setlejo Bifang oriente de la vilaĝo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,32 km², de kiuj 47,1% estas kovritaj de arbaro, 31,0% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pieterlen limas en nordo al Romont, en oriento al Lengnau, en sudoriento al Meinisberg, en sudo al Safnern, en okcidento al Bielo, kaj en nordokcidento al Vauffelin.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pieterlen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5. De Pieterlen la kantona ĉefvojo n-ro 235 kondukas al Büren ĉe Aro. Laŭlonge de la suda komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A5, al kiu ĉe la limo al Büren ekzistas alveturejo. Per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Soloturno al Bielo kaj la linio 3N de la loka busreto de Bielo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pieterlen datiĝas el la jaro 1228 kiel Perla. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj restaĵoj de setlejoj el la bronzepoko, de romia bieno kaj romia banejo, kaj mezepokaj vicotombejoj kaj iama mezepoko defendoinstalaĵo. Dum mezpeoko Pieterlen estis kun Romont majorejo de la Princepiskopejo de Bazelo. En la jaro 1797 Pieterlen estis aneksita de Francio kaj fariĝis parto de la franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 Pieterlen estis per la Kongreso de Vieno atribuita al la Kantono Berno, kiu ĝin en 1816 atribuis al la distrikto Büren. Kadre de la administra reformo la komunumo en la jaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Bielo.[3]

Komunuma partnereco[redakti | redakti fonton]

Pieterlen ek de 1992 havas komunuman partnerecon kun la komunumo Třešť en okcidenta Moravio en Ĉeĥio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]