Port BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Port BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Port.

Port
Blazono de Port
Blazono de Port
Blazono de Port
Reguliga remparo kaj kluzo en Port
Reguliga remparo kaj kluzo en Port
Reguliga remparo kaj kluzo en Port
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 7° 15′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.25000 °O / 47.11667; 7.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 15′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.25000 °O / 47.11667; 7.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3301
Areo 2,45 km²
Alteco 448 m super marnivelo
Poŝtkodo 2562
Komunumkodo 0745
Mapo de Port
Mapo de Port
Mapo de Port
vdr

Port estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3301 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Port situas sude de la urbo Bielo ĉe la Nidau-Bühren-Kanalo, kiu estiĝis el la kunigo de Aro kaj Zihl. En Port situas la grava remparo, kiu reguligas la akvonivelon de la lagoj de Bielo, Neŭŝatelo kaj Morato. Port apartenas al la aglomeraĵo de Bielo kaj komplete kunkreskis kun la urbo kaj siaj aliaj najbaraj komunumoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 29,6% estas kovritaj de arbaro, 25,3% servas por agrikulturo kaj 40,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Port limas en nordo al Bielo, en nordoriento al Brügg, en oriento al Aegerten, en sudoriento al Jens, en sudo al Bellmund, en okcidento al Ipsach, kaj en nordokcidento al Nidau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Port kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 235 kun la vojo n-ro 237.1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas en distanco de 1 kilometro de la komunumo nordoriente de la kanalo. Por la publika trafiko la komunumo estas konektita al la loka urba busreto de Bielo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de la popolnombrado de 2010 83,85% de la loĝantaro parolis la oficialan germanan lingvon kaj 11% la francan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Port datiĝas el la jaro 1228 jam en la aktuala skriboformo Port. Dum mezepoko Port estis parto de la Insulgovio de la Grafejo de Nidau, kiu en la jaro 1382 fariĝis havaĵo de Friburgo kaj en 1398 estis akirita de Berno. En la jaro 1951 la loĝantaro de Port kaj Bielo decidis, ke Port estu integrita al la urbo Bielo, sed la kantona registaro de Berno ne permesis la kuniĝon de la du komunumoj, supozeble pro timo, ke la urbo Bielo fariĝintus tro influohava.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj signifoj de Port

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]