Brüttelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brüttelen (stacidomo).
Brüttelen
Blazono de Brüttelen
Blazono de Brüttelen
Blazono de Brüttelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 1′ 19″ N 7° 8′ 49″ O / 47.02194 °N, 7.14694 °O / 47.02194; 7.14694 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 19″ N 7° 8′ 49″ O / 47.02194 °N, 7.14694 °O / 47.02194; 7.14694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 573
Areo 6,62 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 3237
Komunumkodo 0491
Mapo de Brüttelen
Mapo de Brüttelen
Mapo de Brüttelen
vdr

Brüttelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brüttelen situas en la Berna Lagolando en la Granda Marĉo, proksimume 24 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo kaj 5 kilometrojn sude de la Lago de Bielo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Brüttelen kaj Gäserz. En nordo de la komunumo leviĝas la arbara monteto Schaltenrain, kie sur alteco de 592 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,62 km², de kiuj 22,4 % estas kovritaj de arbaro, 69,8 % servas por agrikulturo kaj 7,1 % por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brüttelen limas en nordo al Lüscherz, en nordoriento al Finsterhennen, en sudoriento al Treiten, en sudo al Müntschemier, en sudokcidento al Ins, kaj en okcidento en unu punkto al Vinelz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237.1 de Bielo al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente apud Le Landeron. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Brüttelen datiĝas el la jaro 1142 kiel Britinie. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj objektoj el la paleolitiko kaj neolitiko kaj tomboj el la La-Tène-epoko kaj Hallstatt-epoko. Supozeble dum frua mezepoko ekzistis setlejo sur la monteto Schaltenrain. Dum mezepoko la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau estis bienposedantoj en Brüttelen kaj ankaŭ la monaĥejo Gottstatt kaj Sankt-Johannsen. En la jaro 1917 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Gäserz estis kunigita kun Brüttelen.[3] Kiel parto de la Senjorujo Erlach, Brüttelen kaj Gäserz en la jaro 1474 estis konkeritaj de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1476 integritaj al la berna Voktejo Erlach.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]