Purmerend
| Komunumo Purmerend | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Norda Holando | ||||
| Urbestro | Don Bijl | ||||
| Ĉefloko | Purmerend | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
24,52 km² 23,87 km² 0,65 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
79 203 (1-a de januaro 2011) 3 230 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 52°30' N 4°57' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | A7 | ||||
| Retnumero | 0299 | ||||
| Poŝtkodo | 1440-1448, 1481, 1482 | ||||
| Oficiala retejo | purmerend.nl www. purmerend.nl | ||||
Purmerend estas komunumo, urbo kaj historia "Alta Sinjorejo" en la provinco Norda Holando de Nederlando.
Enhavo |
Situo kaj ekonomio [redakti]
Purmerend situas en la nordo de la regiono Waterland ("akvolando"), laŭlonge de la fervoja linio Amsterdamo - Hoorn - Enkhuizen. Autovojo ligas ĝin al Amsterdamo. Ĝis la urbo 2001, la urbo havis la plej grandan foiron pri agrikulture bredataj bestoj. Post besta epidemio oni tiujare ĉesis la subĉielan forion, sed en foira halo ankoraŭ malgrandkvante negocas pri ŝafoj kaj bovidoj.
En la urbo ekzistas iuj industriaj entreprenoj, inter alie fabriko pri pordoj. Ekzistas multaj negocaj entreprenoj. La agrikulturo estas grava ekonomia brenĉo - aparte gravas la produktado de bova lakto kaj de fromaĝo. Krome en la urbo vivas multaj homoj kiuj havas sian laborpostenon en Amsterdamo, kaj ĉiumatene vojas al la urbego.
Historio de la urbo kaj de la Alta Sinjorejo [redakti]
La loĝloko originas en la mezepoko, kiam komence temis pri malgranda fiŝista domo. En la jaro 1410 la grafo Vilhelmo la 2-a d Holando-Bavario por sia konsilanto Willem Eggert deklaris la teritorion Alta kaj Libera Sinjorejo (vrije en hoge heerlijkheid) Purmerend en Purmerland.[1] Li kajsiaj posteuloj havis la titolon Heer aŭ Vrijheer van Purmerend en Purmerland resp. Purmerland en Ilpendam. En la jaro 1423 Willem Eggert konstruigis la kastelon Pumerstein. La urbo ankoraŭ nuntempe havas la blazonon de la dinastio Eggert. Sekve la Alta Sinjorejo transdoniĝis al la dinastioj Van Montfoort (1439-1481) kaj Egmont (1483). Lamoral van Egmond estis teritoria posedanto inter la jaroj 1540 kaj 1568: li konatiĝis kiel luktanto por nederlanda sendependeco de Hispanio, kaj la germanlingva verkisto Johann Wolfgang von Goethe literarture konatigis lin per la samnoma dramo "Egmont". Post kiam la dinastio Egmont juĝiĝis kulpa je perfido kontraŭ la hispanaj Habsburgoj, la kompleta posedaĵo de ili estis forprenita, kaj en 1582 la Alta Sinjorejo estis dispartigita: La urbo Purmerend kaj la loĝloko Neck estis malaligitaj el la Alta Sinjorejo, kaj aligitaj al la graflando Holando respektive al la Ŝtatoj de Holando kaj Okcdenta Frislando. La urbo iĝis parto de administra unuo Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen, kiu de tiam nomumis urbestron.
La resta teritorio Purmerland kaj Ilpendam ĝis la jaro 1610 estis same administrata fare de la Grafelijkheids Rekenkamer kaj tiam estis pluvendita.
Listo de la sinjoroj de la Alta Sinjorejo Purmerend kaj Purmerland [redakti]
Dinastio Eggert [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1410-1417 | Willem Eggert |
| 1417-1420 | Jan Eggert |
Dinastio Van Zijl [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1420-1421 | Gerrit van Zijl |
Dinastio Vitelsbaĥoj [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1421-1428 | Jan, bastardo de Bavario |
Dinastio Van Zijl [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1428-1439 | Gerrit van Zijl |
Dinastio Van Montfoort [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1439-1448 | Johan la 2-a van Montfoort |
| 1448-1459 | Hendrik la 4-a van Montfoort |
| 1459-1481 | Johan la 3-a van Montfoort |
Dinastio Van Volckesteijn [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1481-1483 | Vijt Heer van Volckesteijn |
Dinastio Egmond [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1483-1516 | Johan la 3-a de Egmond |
| 1516-1528 | Johan la 4-a de Egmond |
| 1528-1541 | Karel la 1-a de Egmond |
| 1541-1568 | Lamoral de Egmond |
| 1568-1582 | Philip de Egmond |
Ŝtatoj de Holando kaj Okcidenta Frislando [redakti]
| regotempo | nomo |
|---|---|
| 1582- | Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen |
Jen iom da fotaj impresoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ informo pri Willem Eggert en la Nieuw Nederlandsch biografisch woordenboek. Deel 6 (la "nova nederlanda biografia vortlibro, parto 6")
|
|
|
|---|---|
|
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdam | Andijk | Anna Paulowna | Beemster | Bennebroek | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Bussum | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Graft-De Rijp | Haarlem | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harenkarspel | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hoorn | Huizen | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Muiden | Naarden | Niedorp | Noorder-Koggenland | Obdam | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Schermer | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Venhuizen | Waterland | Weesp | Wervershoof | Wester-Koggenland | Wieringen | Wieringermeer | Wijdemeren | Wognum | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | Zeevang | Zijpe |
|
| Nederlando | Provincoj | Komunumoj | |
