Kanalo Rideau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kanalo Rideau kunligas la urbon Otavon ĉe la otava rivero al la urbo Kingston ĉe la lago Ontario. La kanalo Rideau estis kompletigita en 1832; ĝi ankoraŭ estas uzata hodiaŭ, kaj estas la plej malnova sistemo de kanaloj ankoraŭ uzata en Nordameriko. La kanalo longas 202 kilometrojn kaj havas 24 staciojn kun 49 kluzoj. Vintre ĝi iĝas glitejo longa je 7,8 kilometroj, la plej longa glitejo de la tuta mondo. Ĝi estas parto de la monda heredaĵo de Unesko.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]