Rosenlaui-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rosenlaui-Glaĉero
Rosenlauigletscher vom Tal aus.jpg
Rosenlaui-Glaĉero
Rosenlaui-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Wetterkessel
Longeco 4,5 km
Larĝeco 1 km
Areo 6 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) WeissenbachReichenbach
Aro
Jara retiriĝo/kresko 20 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Rosenlaui-Glaĉero (germane Rosenlauigletscher) estas glaĉero en la Bernaj Alpoj sur la teritorio de la komunumo Schattenhalb en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,5 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj surfacon de proksimume 6 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La glaĉero estiĝas en la tiel nomita Wetterkessel (signifo en Esperanto: veterkaldrono) ĉe la nordorienta flanko de la Wetterhorn-Grupo en alteco de inter 2800 kaj 3500 m s.m. Sude la glaĉero estas ligita tra glaĉerkovritaj krestoj unuflanke kun la Gauli-Glaĉero kaj aliflanke kun la Supra Grindelwald-Glaĉero. La Rosenlaui-Glaĉero fluas per proksimume 600 m longa Glacifalo el la Wetterkessel nordorienten. Okcidente ĝin flankigas la rokkresto de Wellhorn (3192 m s.m.) kaj de Eta Wellhorn (2701 m s. m.), oriente Dossen (3138 m s. m.). La glaĉerlango nuntempe finiĝas je alteco de proksimume 2000 m s. m. Ĉi-tie fontas la Weissenbach, kiu per akvofaloj deklivege alvaliĝas kaj post la Rosenlaui-Glaĉerravino alfluas al Reichenbach. Tiu fluas per la fama Reichenbach-Akvofalo apud Meiringen al la rivero Aro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĝia kulminerao dum la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento la Gletscherhubel, tio estas roko sub la hodiaŭ glaĉerfrunto, dividis la glaĉerlangon en du finojn. Hodiaŭ Gletscherhubel estas alirebla. La dekstra langofino pasis la okcidentajn vandojn de la malantauaj Engelhornoj kaj finiĝis je proksimume 1700 m. s. m. La signife pli longa maldekstra langofino trapasis la krutan rokdeklivon sub la hodiaŭ glaĉerfrunto kaj finiĝis ĉe la Rosenlaui-Glaĉerravino je proksimume 1460 m. s. m. La glaĉerstato de 1828 estas ekzakte montrita sur la pentraĵo de Samuel Birmann kun la titolo Der Rosenlaui-Gletscher [La Rosenlaui-Glaĉero].

Rosenlaui-Glaĉerabismo

Rosenlaui-Glaĉerravino[redakti | redakti fonton]

Supre de la iama fino de la Rosenlaui-Glaĉerlango dum la Eta Glaciepoko komenciĝas la fama kaj belega Rosenlaui-Glaxerravino. La Weissenbach, kiu fontas el la glaĉerlango de la Roslaui-Glaĉero enfosis sin profunden en la karstrokan barilon, kiu dum la Eta Glaciepoko formis la finon de la glaĉero. Estisĝis profunda preksaŭ kavernsimila abismo kun multaj akvofaloj. Jam en la 19-a jarcento oni komencis konstrui turisman vojon tra la ravino. La hodiaŭa ravinvojo havas longecon de 573 m kaj supreniras 155 m. Ĝi estis malfermita la 6-an de junio 1903. Nuntempe ĉiu-jare proksimume 20'000 turistoj vizitas la ravinon. Alveturo eblas per poŝtaŭto ek de Meiringen aŭ tra la Granda Scheidegg de Grindelwald. Proksime de la enirejo al la ravino troviĝas ankaŭ bela romantika hotelo ankauraŭ tute en la stilo de la viktorina epoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]