Grindelwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grindelwald
Blazono de Grindelwald
Grindelwald sub la Veterkorno en vintro
vilaĝokomunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Obehasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 37′ 33″ N 8° 02′ 0″ O / 46.62583 °N, 8.03333 °O / 46.62583; 8.03333 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 33″ N 8° 02′ 0″ O / 46.62583 °N, 8.03333 °O / 46.62583; 8.03333 (mapo)
Areo 171,1 km²
Alteco 1034 m super marnivelo
Poŝtkodo 3818
Komunumkodo 0576
Mapo de Schattenhalb
vdr
Rigardo de la Suba Grindelwald-Glaĉero al la valo

La komunumo[redakti | redakti fonton]

Grindelwald [grindelvald] estas politika komunumo de Kantono Bern en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la distrikto Interlaken. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nove kreita administra distrikto Interlaken-Oberhasli. La komunumo havis 3817 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grindelwald situas sube de la fama Eigernordwand en la regiono de Jungfrau. Sur la areo de Grindelwald troviĝas la konataj Supra kaj Suba Grindelwald-glaĉeroj, kiuj inter 1590 kaj 1880 etendiĝis ĝis la tiama vilaĝo. Ekde tiam la glaĉeroj kun eta interrompo inter 1959 kaj 1883 retiriĝas.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

La lokaj loĝantoj vivtenas sin ĉefe el turismo, vintre alvenas skiantoj, somere montogrimpantoj, naturŝatantoj. De Grindelwald ekveturas unu el la du trajnlinioj de la Jungfrau-Fervojo al la jugo de la Jungfrau. Grindelwald per la Bernaj Oberlandaj Fervojoj ligita kun Interlaken. Krom la Jungfrau-Fervojoj ankaŭ diversaj aliaj telferoj kaj montofervojoj havas sian elirpunkton en Grindelwald. Belega poŝtaŭtobuslinio konektas tra la montpasejo Granda Scheidegg kaj Rosenlaui-Valo Grindelwald kun Meiringen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grindelwald datiĝas el la jaro 1146. En la 13-a jarcento la regiono de Grindelwald falis sub servuto de la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1349 ribelo kontraŭ la monaĥejo estis sufokita de la armeo de Berno. Fine de la 16-a jarcento la vilaĝo devis esti translokigita orienten, ĉar la Suba Grindelwald-Glaĉero, kiu kreskegis kun la tiama Eta Glaciepoko forglutis domon post domo. En la jaro 1669 la pesto mortigis 788 homojn, kio estis la plej granda parto de la tiama loĝantaro. En la jaro 1779 Johann Wolfgang Goethe restadis en Grindelwald. En la jaro 1828 okazis la unua surgrimpo de Jungfraŭ kaj en la jaro 1958 de Eiger. En la jaro 1890 estis inaŭguritaj la Bernaj Oberlandaj Fervojoj kaj en la jaro 1891 la unuaj skiantoj alvenis al Grindelwald, kio fariĝis la komenco de la vintra turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]