Matten ĉe Interlaken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matten ĉe Interlaken
Blazono de Matten ĉe Interlaken
Blazono de Matten ĉe Interlaken
Blazono de Matten ĉe Interlaken
Matten ĉe Interlaken kun Misteroparko, vidita el la Harder-Funikularo
Matten ĉe Interlaken kun Misteroparko, vidita el la Harder-Funikularo
Matten ĉe Interlaken kun Misteroparko, vidita el la Harder-Funikularo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 40′ 48″ N 7° 52′ 12″ O / 46.68000 °N, 7.87000 °O / 46.68000; 7.87000 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 48″ N 7° 52′ 12″ O / 46.68000 °N, 7.87000 °O / 46.68000; 7.87000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3781
Areo 5,90 km²
Alteco 572 m super marnivelo
Poŝtkodo 3800
Komunumkodo 3781
Mapo de Matten ĉe Interlaken
Mapo de Matten ĉe Interlaken
Mapo de Matten ĉe Interlaken
vdr


Matten ĉe Interlaken estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3781 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Matten ĉe Interlaken situas en Berna Oberlando sude de Interlaken, kun kiu ĝi komplete kunkreskis kaj formas aglomeraĵon. En Matten situas apud la aerodromo la Misteroparko Interlaken, kiun fondis la svisa verkisto Erich von Däniken. En okcidento de la komunumo situas la morena monteto Chlin Ruuge, sur kies deklivo situas hotelo, al kiu kondukas funikularo. Al la komunumo apartenas ankaŭ arbara eksklavo Aenderberg sude de Lütschine ĉe la norda deklivo de Schynige Platte.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,90 km², de kiuj 56,4% estas kovritaj de arbaro, 21,1% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Matten ĉe Interlaken limas en okcidento kaj nordo al Interlaken, en oriento al Bönigen, en sudo al Wilderswil, kaj en sudokcidento al Därligen.

La eksklavo Aenderberg limas en nordo kaj oriento al Bönigen, en sudo al Gsteigwiler, kaj en okcidento al Wilderswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Matten kuniĝas la kantona ĉefvojo nr-o 221 kun la kantonaj ĉefvojoj n-ro 6 kaj 11. Tra la komunumo krome pasas la svisa aŭtovojo A8, kies alveturejo Interlaken-Oriento situas rekte oriente de la komunumlimo. La armeo aerodromo Interlaken kun la IATA-Kodo ZTJ, nur ankoraŭ kun esceptaj permesoj povas estis alflugata. Ĝi nuntempe ĉefe estas loko de multnumbraj grandaj eventoj, koncertoj kaj festivaloj. La komunumo estas bone konektita per la busreto de la transportentrepreno Thun-Interlaken al la publika transportreto. La stacidomo Interlaken-Ost cetere situas nur kelkaj minutoj piede node de la komunuma centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Matten ĉe Interlaken datiĝas el la jaro 1133 kiel inter lacus Madon en proktekta letero de imperiestro Lotaro la 3-a. Dum mezepoko Matten formis komunumon kun Wilderswil kaj Aarmühle. Post kvereloj pri la uzado de la komunaj paŝtejoj Wilderswil disiĝis en 1633 de Matten. En 1810 Aarmühle, kiu poste alinomiĝis al Interlaken disiĝis de Matten. La unua alpaŝtitsta Festivalo de Unspunnen en 1805 en Matten markis la komenciĝon de la turismo en la regiono. Sekvis la konstruado de la grandaj hoteloj. Dum la 2-a Mondmilito sur la teritorio de Matten estis konstruita armea aerodromo, sur kies teritorio hodiaŭ situas la Mistero Parko de Erich von Däniken kaj okazadas multaj gravaj kulturaj eventoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]