Giétro-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giétroz-Glaĉero
Glacier Giétro - Escher von der Linth, 1818.jpg
Giétroz-Glaĉero, pentraĵo de Escher von der Linth
Giétro-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Longeco 4,55 km
Larĝeco 0,3-1,5 km
Areo 5,85 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) Lago de MauvoisinDranseRodano
Jara retiriĝo/kresko 21,4 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Giétro-Glaĉero (prononu ĵietro; france Glacier du Giétro, skribata ankaŭ Glacier du Giétroz; germane Giétrogletscher, skribata ankaŭ Giétrogletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,55 km, supre larĝecon de 1,5 km je la pinto de 0,3 km kaj kovras areon de 5,85 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Giétro-Glaĉero havas sian originon je la rokkresto inter Ruinette (3875 m s.m.) kaj Mont Blanc de Cheilon (3870 m s.m.). En ĝia supra parto la glaĉero havas nur relative modestan deklivon. Ĝi fluas unue norden oriente de Mont Rouge du Giétroz, tiam turniĝas je la piedo de Pleureur (3704 m s.m.) iom post iom okcidenten. Je ĝis lasta kilometro ĝi falas kruten kun deklivo de 40 % kaj havas multajn fendojn. La glaĉerlando nuntempe finiĝas je alteco de proksimume 2600 m. Malgranda parto de la glaĉero fluas tra la pasejo Col de Cheilon en alteco de 3243 m s.m. al Cheilon-Glaĉero, kiu siutas tute en la fondo de la Valo de Hérémence.

La degelakvo de Giétro-Glaĉero fluas al la baraĵlago de Mauvoisin, el kiu elfluas la rivero Dranse de Bagnes, alfluanto de Rodano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko la glaĉerlango fluis pli malsupren la krutan deklivon, kie hodiaŭ situas la glaĉerfrunto, kaj havis multe pli grandan volumenon en tiu regiono. Tial dum la 16-a ĝis la 18-a jarcento regule okazis glacifaladoj, kiujn oni nomis france Canonnades du Giétro [kononumadoj de Giétro], kiuj kovris la valplankon de la rivero Dranse de Bagnes en la regiono de la hodiaŭa baraĵo. Malantaŭ tiu-ĉi glacimuro baraĵiĝis tiam lago, kaj kiam la baraĵo rompiĝis kaŭzis damaĝinundojn en la tuta Valo de Bagnes. La plej katastrofa inundondo okazis en la jaro 1595 kaj mortigis 140 homojn. Post glacifalado en la jaro 1818 sub givdo de Ignaz Venetz estis konstruita tunelo tra la glacibaraĵo, kiu devis forkonduki la kavon. Post kiam la lago estis malplenigita je nur triono, la glacibaraĵo tamen rompiĝis kaj la ondego mortigis denove 44 homojn el inter kiuj 34 en la urbo Martigny.

Pro la fordegelo de la danĝera suba parto de la glaĉerlango la situacio maldanĝeriĝis en la 20-a jarcento kionsiderinde. Post la konstruo de la baraĵo de Lago de Mauvoisin eventualaj glacifaladoj povus kaŭzi inundojn de la baraĵlago. Tial oni atente observas la glaĉerlangon per mezuroj kaj malplenigas la lagon, kiam la situacio fariĝas problema.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]