Sardona-Glaĉero
| Sardona-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Piz Sardona kun Sardona-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Piz Sardona | ||
| Longeco | 0,36 km | ||
| Larĝeco | 0,2 km | ||
| Areo | 0,70 km² | ||
| Glacikvanto | 0,01 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Calfeis→Tamina→Rejno | ||
| Jara retiriĝo/kresko | 37 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Sardona-Glaĉero (germane Sardonagletscher en la alemana lingvo ankaŭ nomata Chligletscher) estas restaĵo de valglaĉero en la Glarusaj Alpoj en Kantono Sankt-Galo, Svislando.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Sardona-Glaĉero situas sur la teritorio de la komunumo Pfäfers. Ĝi estiĝas sub la pinto de Piz Sardona je alteco de 2900 m s.m. Piz Sardona (aŭ germane Surenstock, alteco 3056 m.s.) situas sur la limo inter Kantono Sankt-Galo kaj Kantono Glaruso. La glaĉero fluas je la orienta flanko de la montopinto ĝis al alteco de proksimume 2600 m kun deklivo de ĝis 30%. Konsiderante la aktualan rapidan retiriĝon oni devas kalkuli, ke la glaĉero ĝis post inter 10 kaj 20 jaroj komplete fordegelis kaj malaperis.
Elfluanto [redakti]
La glaĉero nutras la montarriveron Calfeis. Tiu alfluas tra la Calfeis-Valo al la rivero Tamina, kiu post trafluo de Gigerwald-Lago kaj la Tamina-Valo en Bad Ragaz alfluas al Rejno.
Monda Naturheredaĵo [redakti]
Saronda-Glaĉero apartenas kiel parto de Piz Sardona al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

