Lang-Glaĉero
| Lang-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Lang-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Mittaghorn kaj Lötschenlücke |
||
| Longeco | 6 km | ||
| Larĝeco | 1,5 km | ||
| Areo | 9 km² | ||
| Glacikvanto | 1,2 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Lonza→ Rodano | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Lang-Glaĉero (germane: Langgletscher) estas glaĉero en la Bernaj kaj Valezaj Alpoj. Ĝi havas longecon de 6 km, averaĝan larĝecon de 1,5 km kaj surfacon de proksimume 9 km².
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Lang-Glaĉero konsistas el du tributglaĉeroj. La pli granda el ili nomiĝas Anengletscher kaj originas je la sudflanko de la glaĉerigita Mittaghorn je alteco de 3890 m s. m. Fluas kiel glaĉerrivero de larĝeco de 1 km kun forta deklivo suden. La dua brako komenciĝas ĉe la glaĉerpasejo Lötschenlücke en alteco de 3173 m, kie ĝi estas ligita kun la Granda Aleĉ-Glaĉero, kaj fluas sudokcidenten laŭlonge de la norda flanko de Schinhorn. En sia plej malsupra parto Lang-Glaĉero havas larĝecon de nur proksimume 500 m. La frunto de la glaĉerlango situas je 2050 m s. m. El ĝi elfluas la rivero Lonza, kiu fluas tra la Lötsch-Valo al Rodano.
Historio [redakti]
Ek de la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Lang-Glaĉero retiriĝis je proksimume 1 km.
Altmontarturismo [redakti]
Sur rokelstaraĵo de Anen-Kresto, kiu disigas Lang-Glaĉeron de la sistemo de Aleĉ-Glaĉero en oriento ĉe la ĉe la Lötschenlücke la Hollandia-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 3240 m s. m. La kabano estas grava ripozejo por larĝaj glaĉerturoj je la vojo de Lötsch-Valo al Jungfraŭjoch aŭ pli orienten al la montpasejo de Grimsel.
