Mellich-Glaĉero
| Mellichgletscher | |||
|---|---|---|---|
|
Rimpfischhorn kun la firnkampoj de Mellich-Glaĉero (dekstre) |
|||
|
|
|||
| Estiĝloko | Rimpfischhorn | ||
| Longeco | 3 km | ||
| Larĝeco | 2 km | ||
| Areo | 5 km² | ||
| Glacikvanto | 0,2 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Mellichbach→Matervispa →Vispa→Rodano |
||
| Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Mellich-Glaĉero (germane Mellichgletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3 km, larĝecon de ĝis 2 km, kaj kovras areon de 5 km².
Priskribo [redakti]
Mellich-Glaĉero havas sian originon en alteco de proksimume 4000 m sur la glaĉerigita montokresto inter Rimpfischhorn en la sudo kaj Allalinhorn en la nordo. En oriento ĝi estas tra la firnkovrita Allalin-Pasejo en alteco de 3564 m s.m. ligita kun Allalin-Glaĉero. La glaĉero fluas en regula deklivo de inter 20 ĝis 25 % okcidenten kaj finiĝas en du langoj, kiuj estas disigitaj unu de la alia per rokkresto en alteco de proksimume 3000 m. Ĉi-tie fontas el ĝi la glaĉerrivero Mellichbach, kiu alfluas en la valo al Matervispa, kiu post kuniĝo kun Saaservispa alfluas al Rodano.
Ligo kun Längfluh-Glaĉero dum la Eta Glaciepoko [redakti]
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Mellich-Glaĉero kune kun la najbara Längfluh-Glaĉero (germane Längfluhgletscher) vastan glaciareon je la okcidenta flanko de Rimpfischhorn kaj etendiĝis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo. Längfluh-Glaĉero hodiaŭ havas longecon de 2 km kaj kovras areon 2.5 km². Ĝi finiĝas ankaŭ en du langoj en alteco de 2950 m.
