Otemma-Glaĉero
| Otemma-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Otemma-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Pigne d'Arolla | ||
| Longeco | 8,7 km | ||
| Larĝeco | 1 km | ||
| Areo | 17,51 km² | ||
| Glacikvanto | 0,2 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Dranse de Bagnes→Rodano | ||
| Jara retiriĝo/kresko | 61,0 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Otemma-Glaĉero (france Glacier d'Otemma, germane Otemmagletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 8,7 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 17,51 km².
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Otemma-Glaĉero havas sian originon ĉe la suda flanko de Pigne d'Arolla. Tiam ĝi fluas sudokcidenten. Je ĝia norda flanko situas la pintoj de Portons (kun altecoj ĝis 3513 m s.m.ü. M.), kaj je la suda flanko Aouille Tseuque (3554 m s.m) kaj Singla (3714 m s.m.). La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas sur alteco de proksimume 2500 m s.m..
Ligitaj glaĉeroj kaj tributglaĉeroj [redakti]
En nordoriento Otemma-Glaĉero tra la glacikovrita pasejo Col de Chermotane estas ligita en alteco de 3050 m s.m. kun Mont-Collon-Glaĉero. De sudo alfluas pluraj flankaj tributglaĉeroj kun longecoj de ĝis 2 km, nome Petit-Mont-Collon-Glaĉero (france Galcier du Petit Mont Collon), Blanchen-Glaĉero (france Glacier de Blanchen), Aiguilette-Glaĉero (france Glacier de l'Aiguillette kaj Aouille-Glaĉero (france Glacier de l'Aouille).
Elfluanto [redakti]
Otemma-Glaĉero nutras la riveron Dranse de Bagnes, kies akvo estas kolektata en la baraĵlago Lago de Mauvoisin. Post la elfluo el la baraĵlago ĝi alfluas al Rodano.
Historio [redakti]
Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko ankaŭ Epicoune-Glaĉero (france Glacier de l'Epicoune) kaj Crête-Sèche-Glaĉero (france Glacier de la Crête Sèche) estis ligitaj kun Otemma-Glaĉero. Ek de la mezo de la 19-a jarcento la glaĉero retiriĝis proksimume 3 km. Dum la retiriĝo de Crête-Sèche-Glaĉero inter ties langofrunto kaj la flankmoreno de Otema-Glaĉero plurfoje estiĝis natura baraĵlago, kiu okaze de siaj elrompiĝoj ĉirkaŭ la jaro 1900 kaŭzis grandajn damaĝinundojn en la Valo de Bagnes.

