Aleĉ-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleĉ-Glaĉero
Grosser Aletschgletscher 3196.JPG
Granda Aleĉ-Glaĉero
Aleĉ-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Konkordia-Placo
Longeco 23,6 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 117,6 km²
Glacikvanto 26,5 km³
Elfluanto(j) Massa → Rodano
Jara retiriĝo/kresko 115 m retiriĝo en 2004
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Aleĉ-Glaĉero (germane Aletschgletscher, france Glacier d'Aletsch) estas la plej granda glaĉero de la Alpoj. Ĝia centro troviĝas proksimume je la koordinatoj 46°26′N 8°4′E  /  46.433°N, 8.067°O / 46.433; 8.067 (Aleĉ-Glaĉero)Koordinatoj: 46°26′N 8°4′E  /  46.433°N, 8.067°O / 46.433; 8.067 (Aleĉ-Glaĉero). La glaĉero havis longecon de 23,6 km (en la jaro 2002), kaj kovras areon de 117,6 km². Ĝi konsistas el proksimume 26,5 miliardoj tunoj da glacio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aleĉ-Glaĉero naskiĝas je alteco de 3800 m super la marnivelo en la regiono de Jungfraŭ. Je la tiel nomita Konkordia-Placo, glaciareo de 6 km² kun nur malkruta deklivo, kunfluas kun fluas tri gigantaj glaĉerriveroj:

Granda Aleĉ-Glaĉero[redakti | redakti fonton]

De okcidento alfluas laŭlonge de la norda piedo de Aletĉhorno kaj Dreieckhorn. Granda Aleĉ-Glaĉero norde estas nutrata de tri aliaj signifaj tributglaĉeroj, nome per Ebnefluhfirn, Gletscherhornfirn kaj Kranzbergfirn. Ĉiuj tiuj glaĉeroj naskiĝas je alteco de proksimume 3800 m s. m. Kune kun la Ebnefluhfirn la Granda Aleĉ-Glaĉero ĝis Konkordiaplaco havas longecon de 9 km kaj mezan larĝecon de 1,5 km. Okcidente Granda Aleĉ-Glaĉero estas ligita tra la glaĉerpasejo Lötschenlücke je alteco de 3173 m kun Lang-Glaĉero, kiu malsuprenfluas al la Lötsch-Valo.

Jungfraŭfirn

Jungfraŭfirn[redakti | redakti fonton]

De nordokcidento alfluas la Jungfraŭfirn, kiu kvankam ĝi estas la rekta daurigo de Aleĉglaĉero, tamen estas la plej mallonga de la tri tributglaĉeroj. Ĝi havas sian originon je la suda flanko de Mönch, la Jungfraŭjoch kaj la orienta flanko de Jungfraŭ. La longeco de Jungfraŭfirn ĝis Konkordiaplaco estas proksimume 7 km. Je la okcidenta flanko situas Kranzberg kaj oriente Trugberg. En sia supra parto Jungfraŭfirn havas larĝecon de 2 km pli malsupre de 1 km.

Ewigschneefeld[redakti | redakti fonton]

De norde alfluas Ewigschneefeld, kiu havas sian originon ĉe la orienta flanko de Mönch. En granda akro inter Trugberg en ocidento kaj Gross Fiescherhorn kaj Grünhorn en oriento ĝi fluas al Konkordiaplaco. Ĝis Konkordiaplaco Ewigschneefeld havas longecon de proksimume 8 km kaj averaĝan larĝecon de 1,2 km. La alfluo al Konkordiaplaco okazas tra kruta deklivo kun falo de 25 ĝis 30 %. La glaĉero tie havas fortajn fandojn. Norden Ewigschneefeld tra la glaĉera pasejo de la Suba Jugo de Mönch estas je 3529 m s. m. ligita kun la kolekta regiono de la Suba Grindelwald-Glaĉero. Tra Supra Jugo de Mönch je 3627 m s. m. inter Mönch kaj Trugberg ekzistas ligo al Jungfraufirn. Ĉe Konkordiaplaco alfluas de oriento ankaŭ la esence malpli granda Grüneggfirn, kiu havas longecon de 3 km kaj averaĝan larĝecon de 600 m. Ĝi oriente estas tra la glaĉerpasejo Grünhornlücke je 3280 m s m. ligita kun Fiescher-Glaĉero.

Aleĉ-Glaĉero vidita de Eggishorn

Plua Vojo[redakti | redakti fonton]

De Konkordiaplaco la glaĉerrivero kun larĝeco de proksimume 1,5 km moviĝas kun rapideco de ĝis 180 m/jare sudorienten al la direkto de la Rodanvalo. Okcidente ĝin flankigas Dreieckhorn kaj oriente Granda Wannenhorn. La glaĉero tiam en granda kurbo turniĝas pli kaj pli sudokcidenten kaj estas nun disigita per la kresto de Eggishorn kaj Bettmerhorn de la Rodan-Valo. La plej malsupra parto de la glaĉero plej parte estas kovrita de morenmaterialo de la flankaj kaj mezaj morenoj. La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas je alteco de 1560 m klare sub la loka arbarlimo. El la glaĉerlango fontas la rivero Massa, kiu post la Massa-Ravino kaj akvoenergicentralo iomete supre de Brig alfluas la riveron Rodano.

Granda Aleĉ-Glaĉero posedas konsiderindan glacidikecon. Ĉe Konkordiaplaco ĝia dikeco estas de 900 m kaj malpliiĝas en la direkto suden iom post iom al ĉirkaŭ 150 m. Rekoniloj estas la du morenspuroj, kiuj troviĝas preskaŭ en la mezo de Aleĉ-Glaĉero kaj kiuj ek de Konkordiaplaco sur la tuta longeco pludaŭras ĝis la regiono de la langopinto. Estas la mezmorenoj, kiuj disigas la glacion de la tri ĉefglaĉeroj. La okcidenta mezmoreno nomiĝas Kranzberg-Moreno kaj la orienta Trugberg-Moreno.

Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La regiono de la Aleĉ-Glaĉero kune kun la Aleĉ-Arbaro apartenas ek de la 13-a de decembro 2001 al la Monda Naturheredaĵo de UNESKO Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]