Gauli-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gauli-Glaĉero
Schreckhorn lauteraarhorn.jpg
Lauteraarhorn kaj dekstre en la bildo
Bärglistock kun Gauli-Glaĉero
Gauli-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Bärglistock
Longeco 6 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 13,5 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) ÜrbachwasserAro
Jara retiriĝo/kresko 100 m en 2007
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Gauli-Glaĉero (germane Gauligletscher) estas valglaĉero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La glaĉero havas longecon de 6 km, averaĝan larĝecon de 1,5 km kaj kun flankglaĉeroj surfacon de proksimume 13,5 km². Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Innertkirchen.

[redakti] Priskribo

Gauli-Glaĉero havas sian originon ĉe la orienta flanko de Bärglistock kaj la suda flanko de Rosenhorn, kiu apartenas al la Wetterhorn-grupo, je alteco de proksimume 3400 m. En sia estiĝregiono la glaĉero estas ligita per firnkovritaj krestoj okcidente kun la Supra Grindelwald-Glaĉero kaj norde kun Rosenlaui-Glaĉero. Gauli-Glaĉero fluas orienten kaj estas flankita norde de Hangendgletscherhorn (3292 m s.m.), sude de Ewigschneehorn (3329 m s.m.), Trifthorn (3230 m s. m.) kaj Hienderstock (3307 m). La glaĉero estas aldone nutrita de la suda valdeklivo, kiu estas preskaŭ komplete kovrita de firnglaĉeroj kroman glacinutraĵon. La plej signifa de ĉi-tiuj tributglaĉeroj estas la Grienbärgli-Glaĉero, kies origino situas inter Ewigschneehorn kaj Trifthorn. La lango de Gauli-Glaĉero finiĝas nuntempe je 2150 m kaj deidiĝas en du lagojn, kiuj estiĝis nur en la dua duono de la 20-a jarcento post retiriĝo de la glaĉero. El ĉi-tiuj lagoj elfluas la rivero Ürbachwasser, kiu en Innertkirchen alfluas al Aro.

[redakti] Altmontara turismo

Norde de la glaĉerlango situas sur 2205 m s.m. la Gauli-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por glaĉer- kaj montturoj en la kolektaregiono de Gauli-Glaĉero.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Satelita bildo sur Google-Mapo
Ekstera ligilo  Flugbildoj de Gauli-Glaĉero
Ekstera ligilo  Gauli-Glaĉero sur la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko
Ekstera ligilo  Naturdanĝeroj de Gauli-Glaĉero laŭ ETH-Zuriko


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj