Svisa Alpismo-Klubo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Damma-Kabano unu el multnombraj montarkabanoj de SAC

Svisa Alpismo-Klubo (mallongigoj: SAC kaj CAS); germane Schweizer Alpen-Club, france Club Alpin Suisse kaj itale Club Alpino Svizzero estis fondita en la jaro 1863 en la stacidoma restoracio Olten. Ĝi estas la asocio de la svisaj montogrimpantoj.

Enhavo

Aktivecoj [redakti]

Svisa Alpismo-Klubo estas samtempe sportasocio kaj ankaŭ asocio por la plej diversaj aktivecoj en rilato kun alpismo:

Ekstera ligilo    alpisma edukado en ĉiuj kampoj de la montara sporto;
Ekstera ligilo    konstruo, vartado kaj flegado de la Alpismo-Klubo-Kabanoj;
Ekstera ligilo    alpismaj montgrimpadoj (unupaj turoj kaj grupaj eventoj);
Ekstera ligilo    sportgrimpadoj (unuopaj turoj, gurpaj eventoj kaj konkursoj);
Ekstera ligilo    skituroj (unuopaj turoj, grupaj eventoj kaj konkursoj);
Ekstera ligilo    migradoj;
Ekstera ligilo    edukado por la eventgvidado kaj montarsporto (precipe en la junularaj organizaĵoj);
Ekstera ligilo    alpisma savado (Alpisma Savado Svislando):
Ekstera ligilo    protektado de la montara medio (mediprotektado, floro kaj faŭno);
Ekstera ligilo    eldonado de publikaĵoj.

Montaraj kabanoj [redakti]

Precipe ŝatataj inter montaraj migrantoj estas la montaraj kabanoj de Svisa Alpisma Klubo. La migrantoj povas trovi protekton en la kabanoj en kazo de fivetero aŭ dum plurtagaj montarmigradoj kaj eblas ankaŭ pasigi semajnfinon en tiaj kabanoj. La kabanoj estas tre simple ekipitaj, sed situas kutime en belagaj lokoj ofertante mirindan panoramon.

Membroj [redakti]

Svisa Alpisma-Klubo havas proksimume 111 000 membrojn, kiuj estas orgnizitaj en 111 sekcioj, kiuj estas memstaraj asocioj. La sekcioj konstruas kaj funkciigas la kabanojn, organizas turojn kaj kursojn por siaj membroj kaj sendas delegitojn al la delegita asembleo, kiu elektas la centan komitaton kaj kontrolas la centran oficejon.

La junaj membroj de Svisa Alpisma Klubo inter 10 kaj 20 jaroj estas atentataj de la Junularaj Organizaĵoj de Svisa Alpisma Klubo (mallonge JO). Ili organizas ferisemajnojn, tendarojn kaj semajnfinajn turojn en Svislando kaj ankaŭ en proksima eksterlando.

Mebreco aŭ kunlaboro kun aliaj asocioj [redakti]

Svisa Alpismo-Klubo fondis kune kun la Svisa Sav-Flug-Gvardio la fondaĵon Alpisma Savado Svislando. Alpisma Savado Svislando respondecas por la savo de personoj en la svisaj montoj kaj vartas en la Alpoj kaj en Ĵuraso 98 savstaciojn kun 3000 montarsavantoj kaj 80 savspecialist-helikopteroj.

SAC estas membro de la Internacia Alpoprotekto-Komisio KIPRA.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    sac-cas.ch Oficiala retejo de la Svisa Alpinismo-Klubo (SAC)
Ekstera ligilo    SAC Kabaninformoj
Ekstera ligilo    Junularaj organizaĵoj de SAC
Ekstera ligilo    Retpaĝo pri Albert-Heim-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo