Pers-Glaĉero
| Pers-Glaĉero | |||
|---|---|---|---|
| Pers- kaj Morteratsch-Glaĉero | |||
|
|
|||
| Estiĝloko | Piz Palü | ||
| Longeco | 4 km | ||
| Larĝeco | 1,5 km | ||
| Areo | 6 km² | ||
| Glacikvanto | 1 km³ | ||
| Elfluanto(j) | Morteratsch-Glaĉero→Inn | ||
| Jara retiriĝo/kresko | 0 m retiriĝo en 2007 | ||
| Glaĉeroj de Svislando | |||
Pers-Glaĉero estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4 km, larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de poksimume 6 km².
Priskribo [redakti]
Pers-Glaĉero estas granda tributglaĉero de Morteratsch-Glaĉero. Ĝia origino konsistas el multnombraj firnkampoj je la norda flanko de Piz Palü, tra kiu pasas la landlimo inter Italio kaj Svislando, kaj ĉe Piz Cambrena (3602 m s.m.). Tra la firnkovrita pasejo Fuorcla Bellavista la glaĉero en alteco de 3688 m s.m. estas ligita kun la vasta ebenaĵglaĉero Altipiano di Fellaria je la itala flanko de la Bernina-Masivo.
Pers-Glaĉero fluas kun relative malforta deklivo de inter 10 ĝis 15 % norden, kurbiĝas je la suda piedo de Munt Pers (3207 m s.m.) iom post iom okcidenten. Ĝi nun alfluas nun plene da fendoj al Morteratsch-Glaĉero.
Turismo [redakti]
Sur la kresto Diavolezza inter Munt Pers kaj Piz Trovat nordoriente de Pers-Glaĉero situas je alteco de 2973 m s.m. la monta haltejo de la aertelfero Bernina-Diavolezza, kiu ofertas mirindan belvidon al la Bernina-Masivo kaj al Pers- kaj Morteratsch-Glaĉero.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Pers-Glaĉero