Albigna-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albigna-Glaĉero
Albignagletscher.jpeg
Albigna-Glaĉero
Albigna-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Inter Sciora Dadent
kaj Cima della Bondasca
Longeco 3,5 km
Larĝeco 0,75 km
Areo 3,5 km²
Glacikvanto 0,5 km³
Elfluanto(j) AlbignaMajroPado
Jara retiriĝo/kresko XXX
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Albigna-Glaĉero (romanĉe: Vadrec da l'Albigna; itale: Ghiacciaio d'Albigna; germane: Albignagletscher) estas valglaĉero en la Valo Bregaglia en Kantono Grizono, Svislando. La glaĉero havas mezan larĝecon de inter 700 ĝis 800 m kaj kovras kun flankaj glaĉeroj areon de proksimume 3,5 km². Ĝiaj mezaj koordinatoj estas 46°18′9″N 9°38′41″O  /  46.3025°N, 9.64472°O / 46.3025; 9.64472 (Albigna-Glaĉero)Koordinatoj: 46°18′9″N 9°38′41″O  /  46.3025°N, 9.64472°O / 46.3025; 9.64472 (Albigna-Glaĉero).

Enhavo

[redakti] Priskribo

Albigna-Glaĉero estiĝas en zirkvalo je alteco de 2800 m super la marnivelo inter la montoj Sciora Dadent (3275 super marnivelo) kaj Cima della Bondasca (3289 m super marnivelo), sur la landlimo inter Svislando kaj Italio. La glaĉero fluas kun relative malforta deklivo de 15 % norden inter la montoj Sciora Dafora (3169 m s.m.) okcidente kaj Cima di Castello (3379 m s.m.) oriente. La glaĉerlango situas nuntempe ĉe la malantaŭa fino de la Lago de Albigna je alteco de 2160 m super la marnivelo. La elfluo de la baraĵlago estas la rivero Albigna, kiu alfluas en Vicosoprano la riveron Majro (itale: Mera en Italio kaj Maira en Svislando.

[redakti] Historio

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento kaj ankoraŭ ĝis preskaŭ 1970 la glaĉerkampoj ĉe la okcidenta deklivo de la monto Cima di Castello tra la rokdeklivoj ankoraŭ atingis Albigna-Glaĉeron en la valo. Hodiaŭ la glaĉerlango de tiuj glaĉerkampoj retiriĝis al alteco de preskaŭ 2'600 m super marnivelo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo  Lago de Albigna

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Albigna-Glaĉero sur glaĉerologia retejo de ETH-Zuriko
Ekstera ligilo  Albigna-Glaĉero sur la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj