Tsanfleuron-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tsanfleuron-Glaĉero
Diablerets.jpg
Tsanfleuron-Glaĉero vidita ek de Diablerets
Tsanfleuron-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Diablerets
Longeco 3,81 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 3,7 km²
Glacikvanto 0,1 km³
Elfluanto(j) Sarino (rivero)Aro kaj MorgeRodano
Jara retiriĝo/kresko 37,5 m retiriĝo en 2005
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Tsanfleuron-Glaĉero (france Glacier de Tsanfleuron, germane Tsanfleurongletscher kaj ankaŭ Zanfleurongletscher) estas ebenaĵglaĉero sur la orienta tegmentdeklivo de la montmasivo Diablerets en la sudokcidentaj Bernaj Alpoj en Kantono Valezo kaj Kantono Vaŭdo. Ĝia longeco estas 3,81 km, ĝia larĝeco 1,5 km kaj ĝi kovras areon de proksimume 3,7 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tsanfleuron-Glaĉero havas sian originon je alteco de 3000 m s.m. sur montsupro de la Diablerets-Masivo. Je relative malforta deklivo ĝi fluas orienten laŭlonge de la suda piedo de Oldenhorn. La glaĉerfrunto situas nuntempe je alteco de 2450 m s.m. En okcidento la glaĉero estas ligita kun la malgranda Diablerets-Glaĉero (france Glacier des Diablerets, germane Diableretsgletscher), kiu kovras kun areo de proksimume 1 km² la pinton de Diableret. La degelakvo alfluas unuflanke norden al la rivero Sarino (germane Saane, france Sarine), alfluanto de la Aro, kaj aliflane al fontriveroj de la rivero Morge suden al Rodano. La flanka lango de Diablerets-Glaĉero senakviĝas tra Grande Eau ankaŭ al Rodano. La glaĉero situas sur la teritorio de la komunumoj Ormont-Dessus en okcidento kaj Savièse en oriento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Tsanfleuron-Glaĉero etendiĝis 3 km pli okcidenten ĝis al la regiono de la montpasejo Sanetsch (montpasejo). Ĉar la glaĉero ne pelnigis valon ĝi tamen ĉiam estis relative malmasa, kial ĝia glacio retiriĝis dum la lastaj 150 jaroj relative rapide. La glaĉero postlasis glatan kaj polurita rokkampon, kiu nomiĝas france Lapis de Tsanfleuron kaj posedas multajn karakterizajn formojn, kiel rondajn montetojn kaj parte kun akvo plenigitajn platajn kavaĵojn. Sur ĝi ankoraŭ apenaŭ kreskas vegetaĵo.

Aktuala evoluo[redakti | redakti fonton]

Eĉ la plej supra parto de la glaĉero nuntempe dum somero ne plu restas kovrita kun firno, kial ĝi apenaŭ plu estas nutrita per nova glacio. Se la nuna tendenco de tutmonda varmiĝo plu daŭras, tiam la glaĉero post malmultaj jaroj komplete fordegelos.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tsanfleuron-Glaĉero atingeblas per aertelfero, konsistanta el tri sekcioj, kiu ek de la pasaltejo de Col du Pillon kondukas sur Sex Rouge al alteco de 2940 m s.m.. Sur la glacio, kiu en la supra suda parto de la glaĉero apenaŭ havas fendojn oni povas skiadi kaj neĝtabuladi ankaŭ dum somero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]