Baltschieder-Glaĉeroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baltschieder-Glaĉeroj
Bietschhorn.jpg
Bieĉhorno kun Baltschieder-Glaĉeroj
vidita de Hockenhorn
Baltschieder-Glaĉeroj (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Bieĉhorno
Longeco 3,0 + 2,5 km
Larĝeco 2 + 1 km
Areo 5 + 2,3 km²
Glacikvanto 0,5 + 0,23 km³
Elfluanto(j) BaltschiederbachRodano
Glaĉeroj de Svislando
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Baltschieder-Glaĉeroj (germane Baltschiedergletscher) estas glaĉeroj norde de Visp en la malantaŭa Baltschieder-Valo en Kantono Valezo en la sudaj Bernaj Alpoj, Svislando.

Enhavo

[redakti] Priskribo

[redakti] Ekstera Baltschieder-Glaĉero

Ekstera Baltschieder-Glaĉero (germane Äusserer Baltschiedergletscher) havas longecon de 3,0 km, larĝecon de 2 km kaj areon de preskaŭ 5 km². Ĝi estiĝas ĉe la kresto inter Bieĉhorno en okcidento kaj Breitlauihorn (3655 m s. m.) en oriento. Norde la glaĉero estas ligita kun diversaj firnglaĉeroj je la suda valflanko de Lötsch-Valo. La firnglaĉero, kiu en la supra parto estas tre larĝa (pli ol 2 km) fluas sudorienten tra kruta deklivo kaj finiĝas supre de rokvando, tra kiu ofte deididxas glaciblokoj, kiuj kolektiĝas je alteco de proksimume 2400 m.

[redakti] Interna Baltschieder-Glaĉero

Interna Baltschieder-Glaĉero' (germane Innerer Baltschiedergletscher) havas longecon de 2,5 km lang, larĝecon de 1 km kaj areon de 2,3 km². Ĝi havas sian originon en du kaldronvaloj je la sudflanko de Breitlauihorn kaj Lötschentaler Breithorn. Ĝi fluas suden kaj finiĝas je alteco de 2600 m s. m.

El la du glaĉeroj fontas Baltschiederbach kiu en Visp alfluas Rodanon.

[redakti] Altmontara Turismo

Je alteco de 2783 m s.m. je la suda deklivo de Jägihorn situas inter la du glaĉerlangoj la Baltschiederklause, kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por la grimpado de Bieĉhorno.

[redakti] Monda Naturheredaĵo

La 13-an de decembro 2001 la Baltschieder-Glaĉeroj kun Bieĉhorno, la regiono de Aleĉ-Glaĉero kaj Jungfraŭ estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj