Trift-Glaĉero (Gadmen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trift-Glaĉero
Gadmervalo kun Trift-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 670726 / 170311 (mapo)46.6802777777788.3630555555555Koordinatoj: 46° 41′ N, 8° 22′ O; CH1903: 670726 / 170311 (mapo)
Trift-Glaĉero (Svislando)
Trift-Glaĉero (Svislando)
DEC
Trift-Glaĉero
Trift-Glaĉero
Map
Trift-Glaĉero
Estiĝloko Tierliaplstock
Longeco 5,75 km
Larĝeco 0,5-3 km
Areo 16,55 km²
Glacikvanto 2 km³
Elfluanto(j) TriftwasserAro
Jara retiriĝo/kresko 67,4 m retiriĝo en 2006
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Trift-Glaĉero (germane Triftgletscher) estas valglaĉero en la valo de Gadmen, en la Bernaj Alpoj, Svislando. La glaĉero havas longecon de 5,75 km, larĝecon de 3 km supre kaj de 0,5 km je la langofrunto kaj kovras areon de 16,55 km².

Atentu, ne miksu la Trift-Glaĉeron apud Gadmen kun la Trift-Glaĉero apud Zermatt kaj kun la Trift-Glaĉero apud Saas Grund en Kantono Valezo aŭ kun la Triftji-Glaĉero, kiu estas tributglaĉero de Gorner-Glaĉero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Trift-Glaĉero estiĝas el pluraj firnujoj ĉe la nordflanko de Winterbergmasivo. La glaĉero havas sian originon je la norddeklivo de la glaĉerigita Tieralplistock je alteco de 3300 m s.m.. Ĝi fluas norden en vastan arenon kun diametro de 3 km, kiu estas limigita okcidente de Diechterhorn (3389 m s.m.) kaj oriente de Weisser Nollen (3398 m s.m.). Tra la firnkovrita pasejo Untere Triftlilücke (3081 m s.m.) la glaĉero en la sudo estas ligita kun Rodan-Glaĉero.

Pluajn alfluojn Trift-Glaĉero ricevas el Triftsack, kaldrono norde de Weisser Nollen, kiu je tri flankoj estas ĉirkaŭita de preskaŭ vertikalaj vandoj kun alteco de 300 m kaj de la Hinterer Tierberg, de Gwächtenhorn (3215 m s.m.) kaj de Steinhüshorn (3121 m s.m.). Je Oberer Sack la glaĉero en fendoplena glacifalo alvaliĝas 400 m altan rokvandon kun deklivo de proksimume 60 %. Sub tiu-ĉi glacifalo Trift-Glaĉero nuntempe alfluas lagon je alteco de proksimume 1660 m s.m. supre de la rokbaraĵo de Windegg. La lago elfluas en la Triftwasser, kiu tra ravino en la rokbaraĵo alfluas Gadmerwasser, kiu siaflanke ĉe Innertkirchen alfluas riveron Aron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum sia kulmina en la Eta Glaciepoko en la mezo de la 19-a jarcento Triftglaĉero transfluis la Windegg-Rokbaraĵon kaj fluis ankoraŭ 2 km pli malsupren en la valon kaj finiĝis je alteco de 1400 m s.m. La valkaldrono, kie hodiaŭ situas la lago ankoraŭ ĝis 1980 estis plenigita per granda glacimaso. En la 90-a jaroj de la lasta jarcento estiĝis ĉe la glaĉerlango rekte malantaŭ la rokbaraĵo etaj degelakvujoj, kiuj iom post iom grandiĝis. Tre forte la glaĉero degelis en la varmega somero 2003. La lago rapide kreskis kaj la glaĉerlango kvazaŭ dronis en la degelakva lago kaj dissolviĝis en ĝi. La glaĉero en unu sola jaro tiam retiriĝis 136 m. Inter 1861 kaj 2004 la glaĉero tiel malkreskis je 2771 m.

Triftwasser-Pendoponto[redakti | redakti fonton]

Je alteco de 2520 m s.m. je la okcidenta deklivo de Hinterer Tierberg staras la Trift-Kabano de Svisa Alpismo-Klubo (SAC). Ĝis 2002 la kabano atingeblas transirante Trift-Glaĉeron. La vojo transpasis la glaĉerlangon tie, kie hodiaŭ troviĝas la lago. Dum la lastaj jaroj la kabano atingeblis nur ankoraŭ de spertaj alpmigrantoj. Por ke la kabano fariĝu denove atingebla por pli vasta publiko apud la rokbaraĵo estis konstruita la plej granda pendanta ŝtalŝnuregponto de Eŭropo kun longeco de 101,6 m kaj alteco de 70 m super Triftwasser.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]