Piz Sardona
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 16 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Pic Sardona | |
|---|---|
| Alteco | 3055,8 m |
| Situo | Svislando |
| Montaro | Glarusaj Alpoj |
| Koordinatoj | 46°58′23″N 9°15′5″O / 46.97306°N, 9.25139°OKoordinatoj: 46°58′23″N 9°15′5″O / 46.97306°N, 9.25139°O |
Piz Sardona (prononcu pic sardona ankaŭ konata sub la malpli ofte uzata germana nomo Surenstock) estas monto en la Glarusaj Alpoj. Ĝi situas sur la limo inter Kantono Glaruso kaj Kantono Sankt-Galo.
Je la sankt-gala flanko fontas la Sardona-Glaĉero, kiu fluas la valsa valo Calfeisen kaj poste al la Tamina-Valo. Je la glarusa flanko siutas la komunumo Elm.
En la najbareco situas inter aliaj pintoj Ringelspitz, kiu estas la plej alta monto de Kantono Sankt-Galo.
Monda naturheredaĵo [redakti]
Piz Sardona apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

