Plinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plinto estas arkitektura fakvorto. Ĝi estas malalta bazo aŭ platformo, sur kiu staras kolono, statuo, monumento aŭ alispeca konstruaĵo[1].

Plintoj estas kelkfoje dekoraciitaj kaj ornamitaj de skulptaĵoj aŭ freskoj.

Laŭ 2a signifo en PIV tiu vorto uzeblas ankaŭ por "elstaraĵo el ŝtono aŭ briko ĉe la malsupro de muro"; tiu plifortigo de la supra parto de muro utilas por protekti la muron de eksteraj frapoj aŭ difektado, krom de interna humideco. Kiam malabundas speciala konstrumaterialo, kiel ŝtono aŭ briko, ekzemple en multaj mediteraneaj regionoj aŭ landoj, oftas, ke tiu malsupra parto de muro, ĉefe en koridoroj (protekto kontraŭ ofta uzado) aŭ en fasado (protekto kontraŭ eksteraj veterkondiĉoj aŭ malpurado), estas farbita de speciala koloro diferenca de la ĝenerala murkoloro, ekzemple blanko. Plej ofte tiaj plintoj estas pli malhelaj ol la resto de la muro. En Portugalio la koloro de tiuj plintoj diferencas laŭ la regionoj, ekzemple blua en Alentejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Poppeliers, John C. (1983). What Style is it?. New York: John Wiley & Sons. pp. p 104. ISBN 0-471-14434-7.