Polusa nokto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karaktera polusnokta blua krepusko, Longyearbyen, Svalbardo, Norvegio, situa je 78° norda.
Polusa nokta ĉe la Suda Poluso, Antarkto.
Polusa nokto en Narjan-Mar, Rusio. 23a de Decembro, 2014, 11:27 (tagmezo).

La polusa nokto okazas kiam la nokto daŭras dum pli ol 24 horoj. Tio okazas ene de la polusaj cirkloj.[1] La mala fenomeno, nome polusa tago, aŭ noktomeza suno, okazas kiam la Suno restas super la horizonto dum pli ol 24 horoj. "Nokto" estas komprenata kiel la centro de la Suno super libera horizonto. Ĉar la atmosfero kurbigas la radiojn de la Suno, la polusa tago estas pli longa ol la polusa nokto, kaj la areo kiu estas tuŝita de polusa nokto estas iome pli malgranda ol la areo de noktomeza suno. La polusa cirklo estas situa je latitudo inter tiuj du areoj, je latitudo de proksimume 66.5 gradoj. En la plej norda urbo de Svedio, nome Kiruna, je 67°51'N, la polusa nokto daŭras ĉirkaŭ 28 dudekkvar-horajn periodojn, dum la noktomeza suno daŭras ĉirkaŭ 50 dudekkvar-horajn periodojn. Kiam estas tago en la Arkta Cirklo estas nokto en la Antarkta Cirklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burn, Chris. The Polar Night. The Aurora Research Institute.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hansen, V.; Lund, E.; Smith-Sivertsen, T. (March 1998). "Self-reported mental distress under the shifting daylight in the high north". Psychological Medicine. 28 (2): 447–452. doi:10.1017/S0033291797006326. PMID 9572101.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]