Polusa stacio McMurdo
| Polusa stacio McMurdo | |
| angle: McMurdo Station | |
| polusa stacio | |
|
Elaviadila foto
|
|
| Oficiala nomo: McMurdo Station | |
| Deveno de nomo: nomita omaĝe al Archibald McMurdo | |
| Lando | |
|---|---|
| Kontinento | Antarkto |
| Insulo | Insulo Ross |
| Montaro | Transantarkta Montaro |
| Situo | Polusa stacio McMurdo |
| - alteco | 10 m s. m. |
| - koordinatoj | 77°51′S 166°40′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -77.85 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">77.85°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Esploristoj | - |
| - somere | 1 000 |
| - vintre | 200 |
| Biomo | neĝo |
| Estiĝo | 1956 |
| Unua alveno | Archibald McMurdo farinto de mapoj |
| - dato | 1841 |
| Horzono | UTC (UTC+12) |
| Retpaĝo: Polusa stacio McMurdo | |
Stacio McMurdo estas antarkta esplorcentro troviĝanta sur Insulo Ross sur Antarkto. Ĝi estas gvidata de registaro de Usono pere de Antarkta programo de Usono, kiu estas parto de Nacia sciencista fondaĵo. Ĝi servas kiel sciencista laborejo de Usono kaj gvidanta centro por duono de la kontinento. McMurdo estas la plej granda polusa stacio sur Antarkto, kapabla enloĝigi 1258 homojn. Ĉiu personaro, kiu iras en aŭ for el polusa stacio Amundsen-Scott, trairos plej baldaŭ tra McMurdo.
Enhavo |
Transporto [redakti]
McMurdo estas ununura loko en Antarkto, kiu havas marhavenon.
Stacio McMurdo havas sian flughavenon – Williams Field airport, kiu havas 3 aviaj dromoj.
- Pegasus Ice Runway (IACO: NZPG), daŭra avia dromo proksime de Black Island (Nigra insulo)
- William’s Field (IACO: NZWD), daŭra neĝa avia dromo
- Sea Ice Runway (IACO: NZIR), nedaŭra (jara) avia dromo, konstruita sur maro en la plej malalta punkto al la stacio
La flugkomuniko estas certigita el Nov-Zelando.
Ekipaĵoj kaj interesaj lokoj sur McMurdo [redakti]
- Albert P. Crary Science and Engineering Center (esperante: sciencista kaj inĝeniera centro de Albert P. Crary, CSEC)
- Chapel of the Snows (Kapelo de neĝoj)
- Observation Hill (Observema monteto)
- Discovery Hut, budo el ekspedicioj de Robert Falcon Scott el la jaroj 1901-1903
- Memortabulo al tri aviadistoj mortigitaj en la jaro 1946 dum esploro de tiu ĉi tertorio (Operation Highjump)
McMurdo en populara kulturo [redakti]
Stacio McMurdo estis okazejo de diversaj romanoj, ekz. At the Mountains of Madness de H. P. Lovecraft; menciita ĝi estis eĉ en kelkaj filmoj, ekz. Aĵo (filmo), Dark Star, Eight Below aŭ kiel mencio en serioj Entrudulo kaj Stargate SG-1.
Galerio [redakti]
-
Polusa nokto en la stacio
-
M/V American Tern gvidita fare de rusa glacirompilo Krasin, direktanta al stacio McMurdo

