Polusa stacio Amundsen-Scott
| Polusa stacio Amundsen-Scott | |
| angle: Amundsen-Scott South Pole Station | |
| polusa stacio | |
|
Neĝlangoj proksime de la plej negastigemaj lokoj de la planedo
|
|
| Deveno de nomo: nomita omaĝe al Roald Amundsen | |
| Lando | |
|---|---|
| Kontinento | Antarkto |
| Situo | Polusa stacio Amundsen-Scott |
| - alteco | 2 850 m s. m. |
| - koordinatoj | 89°59′51″S 139°16′22″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -89.9975 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">89.9975°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Esploristoj | - |
| - somere | 200 |
| - vintre | 28 |
| Biomo | neĝo |
| Estiĝo | 1956 |
| Unua alveno | Roald Amundsen |
| - dato | 1911 |
| Horzono | UTC (UTC+12) |
| Retpaĝo: Polusa stacio Amundsen-Scott | |
Polusa stacio Amundsen-Scott (angle Amundsen-Scott South Pole Station) estas usona esplorstacio lokigita 100 m de Suda terpoluso en Antarkto.
Ĝi estis nomita omaĝe al Roald Amundsen (kiel la unua li alvenis en la jaro 1911 al la suda poluso) kaj al lia granda rivalo Robert Falcon Scott (tiu alvenis al la suda poluso la 17-a de januaro 1912 kaj survoje reen li pereis).
Enhavo |
Konstruado de la stacio [redakti]
La stacio estis konstruita fare de dek ok membra grupo el usona maristaro en novembro de 1956 kaj ekde tiu tempo ĝi estis seninterrompe loĝata kaj retenata. En la jaro 1975 aliĝis al la stacio Geodeta katedralo - konstruaĵo en formo sfera supraĵo, 16 m alta, 50 m en diametro, kiu fariĝis ĉefa konstruaĵo de la stacio kaj al kiu estis en la jaro 2003 alkonstruitaj novaj konstruaĵoj de la stacio (Elevated station).
Intertempe inter la stacio kaj resto de la mondo estiĝis aviadila kunigo, al kio estis reguligita 3658 m longa alteriĝvojo. La aviadila komuniko al Amundsen-Scott estas certigita tra plua stacio, tra Polusa stacio McMurdo, kiu havas denove regulajn aviadilajn komunikojn kun Nov-Zelando.
Funkciado de la stacio [redakti]
Somere nombro de loĝantoj de la stacio tipe superas 200, vintre restas proksimume 80-90 homoj. La stacio estas tute memsufiĉa, energion donas tri generatoroj por keroseno.
Esploro [redakti]
Esploragado de la stacio ensumigas la sekvantajn sciencfakojn:
- glaciologio
- geofiziko
- meteorologio
- fiziko de pli supra atmosfero
- astronomio
- astrofiziko
- biomedicino
Galerio [redakti]
-
La stacio dum polusa nokto. Meze estas elektrejo, dekstre sube garaĝo kaj laborejo por mekanikistoj.
-
Domo de krudmaterialo kaj nutraĵoj el speciale reguligita LC-130 Hercules.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Galerio de bildoj el la stacio (ankaŭ de interno) de unu el ties loĝantoj

