Ksiang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksiang
rivero
Bazaj informoj
Longeco 801 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Lago Dongting
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Guangŝjio
Map
vdr

Ksiang (XiangHsiang, en ĉina 湘) estas la ĉefa rivero de la akvokolekta baseno de la Lago Dongting en la mezo de la fluejo de Jangzio, kaj la plej granda rivero en la provinco Hunano, Ĉinio. Ĝi estas la 2a plej granda alfluanto (post la rivero Min) laŭ kolektita akvo, la 5a plej granda alfluanto laŭ akvokolekta areo de la alfluantoj de Jangzio.[1] La rivero fluas ĝenerale nordorienten tra la du provincoj Gŭangŝjio kaj Hunano, dum ĝiaj alfluantoj atingas la provincojn Ĝjangŝjio kaj Gŭangdongo.

Mapo montrante la Lagon Dongting kaj la ĉefajn riverojn kiuj fluas al ĝi; la baseno de Ksiang plej flava en la centro en Hunan trapasanta kvar grandurbojn.

Kuna la alfluantoj, Ksiang havas riverbasenan areon de 94,721 kvadrataj kilometroj, el kiuj Hunano havas areon de 85,383 kvadrataj kilometroj.[2] Laŭ sia fonto en Gŭangŝjio, Ksiang havas longon de 844 kilometroj; kiel konsidero de la ĉefa elfluejo, Ksiang havas longon de 948 kilometroj.[3]

Ĝi trapasas grandurbojn Hengjang, Ĝuĝou, Sjantan kaj Ĉangŝa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 长江支流: baidu.combaike.com Alirita la 9an de aprilo 2020.
  2. La riverbasena areo en Hunano, laŭ la Hunana 11a kvin-jara Plano pri Akvokonservado - 湖南省“十一五”水利发展规划: fgw.hunan.gov.cn Arkivigite je 2020-12-01 per la retarkivo Wayback Machinefindlaw.cn
  3. 湘江源头在湖南蓝山, 湘江干流全长948公里, 流域面积94,721平方公里 - La ĉefa elfluejo de Ksiang estas en la kantono Lanŝan, la ĉefa rivero de Ksiang havas longon de 948 kilometroj kun akvokolekta basenareo de ĉirkaŭ 94,721 kvadrataj kilometroj: hn.xinhuanet.com Arkivigite je 2013-08-28 per la retarkivo Wayback Machinerednet.cn (21a-Majo-13 Alirita la 9an de aprilo 2020.)