Ŝtatigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝtatigo aŭ naciigo aŭ ŝtatproprigo estas jure la forpreno de la privata posedaĵo fare de la ŝtato. Ĝi okazas sen aŭ kun kompensado, akomponante ofte per socialisma, komunisma ideo resp. argumento.

La unua amasa ŝtatigo okazis post la rusia revolucio de 1917, post kiam en 1918 la bolŝevika potenco ŝtatigis la industriajn entreprenojn, bankojn, asekurajn kompaniojn ks. Sekva amasa ŝtatigo okazis inter 1945 kaj 1950 dise en Eŭropo, eĉ en Francio, Britio, kie oni ŝtatigis minejojn, elektran, trafikan branĉojn.

La ŝtatigo ofte celas ekonomian sendependiĝon (naftoindustrio en 1939 en Meksiko, en 1951 en Irano, diversaj industriaj branĉoj en Kubo en 1960). La ŝtatigo de la Sueza kanalo kondukis al milita interveno en 1956. La UN akceptis rezolucion en 1974 pri Ĉarto de ekonomiaj juroj kaj devoj de la ŝtatoj (Charter of Economic Rights and Duties of States), por obstakli la senbridan ŝtatigon.

Ŝtatigo en Hungario[redakti | redakti fonton]

Oni ŝtatigis unuafoje la poŝtajn servojn en la 1720-aj jaroj. La 15-an de novembro 1848, Lajos Kossuth ŝtatigis la militgravajn uzinojn. Fine de la 19-a jarcento okazis ŝtatigo de la telefona liniaro (ĉ. ekde 1870-aj jaroj), la fervojaj linioj ekde la 1860-aj jaroj.

Post 1945 okazis grandamasa, senkompense ŝtatigo. La 1-an de januaro 1946 estis ŝtatigitaj la minejoj, jarfine la kvar plej gravaj fabrikoj (Rimamurányi Vasmű, Weiss Manfréd Művek, Ganz Vállalatok, Magyar Vagon- és Gépgyár). Ĝis 1948 ĉiu lernejo, bankoj, ludomoj, industria fabriko kun pli ol 100 laboristoj. En 1949 okazis ŝtatigo de ĉu entrepreno kun pli 10 laboristoj, naciigo de la entreprenoj, eksterlande posedataj. Ĝis komence de la 1960-aj jaroj okazis kolektivigo (ne ŝtatigo) de la agroj, sed okazis jam pli frue ŝtatigo de bienegoj.

Post realveno de la kapitalismo en 1990 en Hungarion, la ŝtatj posedaĵoj estis pli kaj pli forvendataj por repagi la financan ŝuldon de la hungara ŝtato.