Dardaneloj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
la duoninsulo Kalipolis en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj
la duoninsulo Kalipolis en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj

La Dardaneloj estas markolo inter la eŭropa duoninsulo Kalipolis (Turkio) kaj nordokcidenta Anatolio apartenanta al Malgrandazio. La nomo venas el Dardanus, el setlejo, kiu devus esti proksime al Trojo.

Tiu markolo interligas la Egean Maron kun la Marmora Maro. Dum la epokoj de antikva Grekio kaj Bizanco oni nomis ĝin Helesponto (literumo laŭ PIV), nomata post Helle, figuro el la greka mitologio. La markolo longas ĉ. 65 kilometrojn kaj larĝas ĉ. 1,3 ĝis 6 kilometrojn. Ĝi profundas averaĝe 50 metrojn. Sur la azia bordo de la Dardaneloj situas la havenurbo Çanakkale.

Post la Dardaneloj-Traktato de 1841 estis permesita nur al la turkaj militŝipoj traŝipi la markolon. Dum la Unua Mondmilito, ĉe la Dardaneloj okazis la batalo de Kalipolis. Ekde 1936, la traŝipadon reguligas la Konvencio de Montreux.

Mapo de Atlantika Oceano
Maroj: Azova MaroBalta MaroNigra MaroEgea MaroIrlanda MaroAdriatikoKelta MaroLabradora MaroLigura MaroMarmora MaroNorvega MaroSargasa MaroNorda MaroMediteraneoTirena Maro
Golfoj: Venecia GolfoBiskaja GolfoDavisa GolfoGolfo de FundyGvinea GolfoGolfo de JamesMeksika GolfoGolfo Sankt-LaŭrencoTarenta Golfo
Markoloj: Bonifaca MarkoloBosporoDania MarkoloDardanelojDavisa MarkoloFlorida MarkoloĜibraltara MarkoloHudsona MarkoloKategatoKrimea MarkoloKorsika MarkoloManika MarkoloMesina MarkoloOtranta MarkoloNorda MarkoloSicilia MarkoloSkagerrakSundoSanktgeorga MarkoloGranda BeltoJukatana Markolo
Marfluoj: Antila MarfluoBenguela MarfluoBrazila MarfluoFalklanda MarfluoGolfa MarfluoGvajana MarfluoGvinea MarfluoIrmingera MarfluoSuda Ekvatora MarfluoKanaria MarfluoEkvatora KontraŭmarfluoNorda Ekvatora MarfluoNordatlantika MarfluoAntarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo