Dania Markolo
El Vikipedio
Dania Markolo (en la dana : Danmarksstrædet, en la islanda :Grænlandssund tie estas « Groenlanda Markolo ») estas markolo inter Groenlando kaj Islando.
Ĝi ligas Groenlandan Maron (parto de Arkta Oceano) kun Atlantika Oceano. Ĝia larĝo estas 290 km, kaj profundo 191 m. La Okcidenta Groenlanda Marfluo trapasas ĝin, kaj tie estas gravaj lokoj de fiskapto.
Dum la dua mondmilito, Dania Markolo estis la loko de marbatalo, dum kiu la germana batalŝipo Bismarck dronigis la britan batalŝipon HMS Hood la 24-a de majo 1941.