Taranta Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la Taranta Golfo

La Taranta GolfoGolfo de Taranto (39°53′N 17°16′O  /  39.883°N, 17.267°O / 39.883; 17.267 (Taranta Golfo)Koordinatoj: 39°53′N 17°16′O  /  39.883°N, 17.267°O / 39.883; 17.267 (Taranta Golfo)) (itale: Golfo di Taranto) estas golfo en la norda parto de la Iona Maro en Mediteraneo inter ambaŭ sudaj ekstremaĵoj de la itala duoninsulo: inter la kalkanumo Apulio (Púglia) en la oriento kaj la plandumo Kalabrio (Calábria) en la okcidento.

Italio konsideras la Tarantan Golfon kiel teritoria akvo, situacio kiu ne estas agnoskata de i.a. Malto, Britio kaj Usono. En la praktiko tio ne kaŭzas problemojn: en Taranto estas grava mararmea bazo de la NATO.