Davisa Markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokigo de la Davisa Markolo
La Davisa Markolo, inter Gronlando kaj Nunavut (Kanado).
Setliĝoj en la Davisa Markolo

La Davisa Markolo (angle, Davis Strait; france, Détroit de Davis; kaj dane, Davisstrædet), estas markolo kiu troviĝas inter la okcidenta marbordo de Gronlando kaj la orienta marbordo de la Bafina Insulo, la plej granda de la insuloj de la arkta kanada insularo. Koordinataoj : 65°0′N 58°0′U  /  65°N, 58°U / 65; -58 (Davisa Markolo)Koordinatoj: 65°0′N 58°0′U  /  65°N, 58°U / 65; -58 (Davisa Markolo)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Internacia Hidrografia Organizaĵo («International Hydrographic Organization», IHO), en ties publikaĵo Limits of oceans and seas (3a eldono de 1953),[1] la Davisa Markolo (kiu havas la identigan numeron 15) havas la jenajn limojn:

  • norde, la paralelo 70º inter Gronlando kaj Bafina Insulo, kiu estas la suda limo de Bafina Golfo;
  • oriente, la okcidenta marbordo de Gronlando;
  • sude, la paralelo 60ºN inter Gronlando kaj Labradoro;
  • okcidente, la orienta limo de la Nordokcidenta pasejo, sude de la paralelo 70º kaj la Hudsona Markolo.

Ĝi havas larĝon de el 338 al 664 km kaj en la marbordo de la Bafina Insulo havas du gravajn marenirejojn, la Cumberland Sound kaj la Golfo Frobisher. Ĝi estas unu el la punktoj de la marvojo de la Nordokcidenta pasejo.

Marfluoj[redakti | redakti fonton]

La malvarma marfluo de Labradoro trapasas la Davisan Markolon sude, laŭlonge de la Bafina Insulo, pelante flosantan glacion dum la plej parto de la jaro. Varma marfluo, devena de la Golfa Marfluo, fluas norden laŭlonge de la marbordo de Gronlando en la regiono de la ĉefaj marvojoj de la markolo. Tiu markolo estas fama pro ties enormaj tajdoj, kiuj povas varii el 30 al 60 futojn, kiu malkuraĝigis multajn antikvajn esploristojn.

Geologie, la markolo karakteriĝis ankaŭ pro profondeco, inter 1000 kaj 2000 m, multe malpli ol la Labradora Maro (sude), kaj ol ĉe la Bafina Golfo (norde).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua eŭropano el kiu oni scias, ke trapasis la akvojn de la markolo estis la brita maristo Martin Frobisher, kiu, dum sia ekspedicio de 1576 serĉe de la Nordokcidenta pasejo, alvenis per unika ŝipo, la Gabriel, la 28an de julio, preskaŭ certe al la marbordoj de la insulo Rezolucio, en la enirejo de la golfo Frobisher. Frobisher revenis dum dua ekspedicio venontjare, la 17an de julio 1577, kun eta floto de tri ŝipoj, Ayde, Gabriel kaj Michael per kiuj li alportis ministojn kaj rafinistojn enŝipe. Tiam alvenis al kio li nomis Tero Hall —honore al unu el siaj kapitanoj, Christopher Hall, estre de la Gabriel— en la norda bordo de la enirejo de la golfo Frobisher. Poste oni ekhavis solene tiujn terojn kaj la sudan parton de la golfo je la nomo de la reĝino de Britio.

La unua eŭropano kiu vere navigis kaj agnoskis la markolon estis John Davis en 1583. Davis eliris el Darmouth la 7an de junio tiujare, per la ŝipo Sunneshine de Londono (50 tunoj) kaj la Mooneshine de Dartmouth (35 tunoj). Post trafi la galcibarilon en la orienta marbordo de Gronlando, sekvis suden ĝis trapasi la kabon Farewell; ekde tie revenis plu norden, laŭ la okcidenta marbordo de Gronlando, ĝis kiam, trafante maron senglacian, iris okcidenten pensante estis trafinte la vojon al Ĉinio. Li trapasis la akvojn kiuj nune nomiĝas kiel li —Davisa Markolo— kaj je la 66° N, tamen, trafis la marbordojn de la Bafina Insulo, kaj, spite ke li sekvis norden al Cumberland Sound espere, ke tiu estas la dezirata trapasejo, li devis reveni fine de aŭgusto. Li alvenis al Britio la 30an de septembro.

Davis revenis al la zono en alaij du ekspedicioj al Arkto. En 1586 eliris per kvar ŝipoj, sed nur la Mooneshine sukcesis alveni pro la malfacilaj atmosferaj kondiĉoj de la veturado. Li ripetis la vojon de la antaŭa veturo, sukcese alvenis ĝis la 67ºN, iom pli norde de la kabo Dyer, superpasante la Cumberland Sound. Li revenis post tri jaroj, en 1589, per ŝipo de 20 tunoj, la Ellen, de la haveno de Londono. Li navigis sub favoraj kondiĉoj laŭ la marbordo de la okcidento de Gronlando en glaciliberaj akvoj ĝis la 72°92' N (iom pli norde de Upernavik) antaŭ kiam la galcio malpermesis al li la pason. Li sekvis okcidenten ĝiskiam denove li estis haltigita de la glacio. Li turnis suden laŭ la marbordo de la Bafina Insulo kaj esploris denove la golfon de la Cumberland Sound. Poste li plusekvis suden kaj revenis hejmen la 15 de septembro, post navigi sukcese per eta ŝipo tra pli da 20° de arktaj akvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Limits of oceans and seas», paĝo 10, disponebla en: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/fr/1/1d/S23_1953.pdf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Boertmann, David. Mapping of Oil Spill Sensitive Areas in the Davis Strait, West Greenland A Review of Biological Data in Relation to Oil Spill Sensitivity Mapping, with an Identification of Data Gaps. Copenhagen, Denmark: Greenland Environmental Research Institute, 1992.
  • Crawford, R. E. Life History of the Davis Strait Greenland Halibut, with Reference to the Cumberland Sound Fishery. Winnipeg: Dept. of Fisheries and Oceans, 1992.
  • Dr̐ưue , C., and G. Heinemann . 2001. "Airborne Investigation Of Arctic Boundary-Layer Fronts Over The Marginal Ice Zone Of The Davis Strait". Boundary-Layer Meteorology. 101, no. 2: 261-292.
  • Heide-Jorgensen, M P, H Stern, and K L Laidre. 2007. "Dynamics of the Sea Ice Edge in Davis Strait". Journal of Marine Systems : Journal of the European Association of Marine Sciences and Techniques. 67, no. 1: 170.
  • Jones, A G E, and Arthur Credland. 1998. "The Greenland and Davis Strait Trade, 1740-1880". The Polar Record. 34, no. 189: 162.
  • J̐ưrgensen, O, C Hvingel, P M̐ưller, and M Treble. 2005. "Identification and Mapping of Bottom Fish Assemblages in Davis Strait and Southern Baffin Bay". Canadian Journal of Fisheries and Aquatic Sciences. 62: 1833-1852.
  • Mallory ML, GJ Roberston, and A Moenting. 2006. "Marine Plastic Debris in Northern Fulmars from Davis Strait, Nunavut, Canada". Marine Pollution Bulletin. 52, no. 7: 813-5.
  • Ross, W. Gillies. Arctic Whalers, Icy Seas Narratives of the Davis Strait Whale Fishery. Toronto, Canada: Irwin Pub, 1985. ISBN 0-7725-1524-7