Stavropola regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stavropola regiono sur mapo de Rusio
Flag of Stavropol Krai.svg

Stavropola regiono (ruse Ставропольский край) estis fondita en 1924 kaj nomiĝis tiam Sud-Orienta provinco. Ekde oktobro de 1924 ĝi nomiĝis Nord-Kaŭkazia regiono, ekde 1937Orĝonikidzea regiono kaj ekde januaro de 1943Stavropola regiono.

  • Areo: 66,5 mil km².
  • Ĉefurbo: Stavropol.
  • Loĝantaro: 2888,8 mil. (denseco ĉ. 41 pers./km²).

La regiono estas tre grava agrikultura parto de Rusio, kie klimato ebligas maturiĝon de pluraj kreskaĵoj, kiuj ne maturiĝas dum mallonga somero de pli nordaj regionoj (i. a. maizo kaj kolzo).

En la regiono situas gravaj ripozlokoj (grupo de urboj Pjatigorsk, Kislovodsk ka.).

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj — 81,6% (inkluzive de kazakoj, konsiderataj subetno de rusoj). Tradicie grandas ankaŭ la etnaj grupoj de armenoj (5,5%), ukrainoj (1,7%) kaj grekoj (1,2%). Dum lastaj jaroj signife kreskis kvanto de dagestananoj, aparte darginoj — ili atingas 1,5% de la tuta loĝantaro.

Nogajoj kaj turkmenoj en oriento kaj nord-oriento de la regiono estas heredantoj de la nomada loĝantaro de tiuj lokoj antaŭ la slava koloniigo. Same delongas la oseta, adiga (kabarda, ĉerkesa kaj abazina) grupoj en la ĉemontara sudo de la regiono.

Etno Kvanto en 2002, miloj (*)
Rusoj 2 231,8 (81,6 %)
Armenoj 149,2 (5,5 %)
Ukrainoj 45,9 (1,7 %)
Darginoj 40,2 (1,5 %)
Grekoj 34,1 (1,2 %)
Nogajoj 20,7
Ciganoj 19,1
Karaĉajoj 15,1
Azerioj 15,1
Turkmenoj (ĉefe Truĥmenoj) 13,9
Ĉeĉenoj 13,2
Tataroj 13,0
Belorusoj 11,3
Kartveloj 8,8
Germanoj 8,0
Osetoj 7,8
Turkoj 7,5
Avaroj 7,2
Koreoj 7,1
Kabardoj 6,6
Lezgoj 6,6
Kumukoj 5,7
Tabasaranoj 5,5
Estas listigitaj nur etnoj reprezentitaj de pli ol 5000 personoj.



Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio