Elias Birnstiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elias BIRNSTIEL (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1600 en Erfurto, entombigita la 28-an de julio 1679 en Stotternheim; latina nomversio Birnstilius) estis turingia teologo protestanta kaj scienculo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Birnstiel ekstudentis en sia naskiĝurbo en 1618. Ĉar tiutempe normalis iĝi studento je la aĝo de 18 jaroj oni konkludis lian naskiĝjaron. Poste Birnstiel estis instruisto ĉe la Konsilantargimnazio. En 1632 li estis pastoro en Kleinbrembach kaj en 1649 en Stotternheim. Inter 1658 kaj 1664 li respondecis pri la paroĥujo de Erfurto-Schwerborn. Li edzinigis certan Anna kaj havis filinon nome Christina, baptita en la 20.3.1653.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

S. Aurelii Augustini Aureum Votum: Inter Brachia Salvatoris mei vivere volo, & mori cupio / Quod pro Scito Adoptivo, scutoque Christianissimo, metrica toga varie a variis exornari, & publicae lucis fieri curavit M. Elias Birnstilius, Eidem Salvatori a ministeriis divinis - tiu ĉi libron eldonitis en 1665 en Erfurto, kiu estis dediĉita al la princĉefepiskopo de Majenco Johann Philipp von Schönborn jam en la jaro 1661-a. En ĝi troviĝas kolekto de poemoj de 54 plusaj aŭtoroj, kiuj variigis ĉitaĵon laŭsupoze de Aŭgusteno de Hipono laŭ diversaj rimsistemoj latinaj. Inter la verkistoj estis ekz. Caspar von Barth kaj la landgrafo Morico (Hesio-Kaselo).

En tiu ĉi libro Birnstiel publikigis fine ankaŭ siajn proprajn versiojn: "Inter brachia Salvatoris mei et vivere volo et mori cupio" (En la brakoj de mia Savinto mi deziris vivi kaj mori). Fakte temis pri citaĵo el la libro Manuale Augustini, antologio de komtemplaĵoj de nekonata kolektisto, ne de Aŭgusteno mem. La de Birnstiel preferita versstilo estas miksaĵo de heksametroj kaj pentametroj, ĉefe en la latina (kelkaj ankaŭ en la helena lingvo). Siajn versaĵojn Birnstiel titolis Lucubrationes.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Jochen U. Frankl: "In Quo Sint Omnia. Die Lucubrationes des Elias Birnstilius", en: Ulrich Schlegelmilch, Tanja Thanner (eld.): Die Dichter und die Sterne. Beiträge zur lateinischen und griechischen Literatur für Ludwig Braun, Verlag Ferdinand Schöningh, Würzburg 2008, ISBN 978-3-87717-632-0, p. 247-258.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elias Birnstiel en la germana Vikipedio.