Al Eterna Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Al Eterna Paco estas filozofia traktaĵo de Immanuel Kant (originale germane: Zum ewigen Frieden, 1795) esperantigita el la germana de Paul Gottfried Christaller en la jaro 1924 (84 p.).

Citaĵo
« La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda traduko. »
— G. S. (t.e. Georges Stroele), Esperanto 1924, p. 125.[1]

Signifo de la verko[redakti | redakti fonton]

La nuntempa nocio pri "paco" grandparte baziĝas sur tiu ĉi grava verketo de Immanuel Kant, kiu apartenas al liaj verkoj de maljuneco. En "Al Eterna Paco" Kant aplikas sian moralfilozofion al la politika demando pri la paco inter la ŝtatoj. Li klarigas, ke paco ne estas natura stato inter la homoj, sed devas esti kreita. En sia verko Kant klare kontraŭstaras despotismon. La Ligo de Nacioj kaj Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas forte influita de tiu verko de Kant.

Formo kaj strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko baziĝas sur formo de kontrakto. Tio implicas, ke politikistoj povu preni la tekston kiel bazo de vera packontrakto kaj adapti ĝi por praktika uzo. La libro konsistas el kvar partoj, nome la ses enkokdukaj artikoloj kun principoj, poste la definitivaj artikoloj, kiu postuals ke ĉiu ŝtato havu respublikan konstitucion kaj ke la interpopola juro baziĝu sur federalismo. Mondcivitana rajto donu gastrajton al ĉiu homo en ĉiu lando. Fine sekvas aldonoj pri la garantio de la eterna paco per publika juro kaj laste la aneksoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciklopedio de Esperanto en ekstera retejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]