Charles T. Kowal
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 6 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Ĉi tiu artikolo temas pri Charles Thomas Kowal. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Kowal (apartigilo). |
| Charles Thomas Kowal | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Charles Thomas Kowal | |
| Dato de naskiĝo | 8-a de novembro 1940 | |
| Loko de naskiĝo | Bufalo | |
| Dato de morto | 28-a de novembro 2011 | |
| Loko de morto | Cinebar (Vaŝingtonio) | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 71 | |
Charles Thomas Kowal (naskiĝis la 8-an de novembro 1940 en Bufalo, mortis la 28-an de novembro 2011 en Cinebar (Vaŝingtonio)) estis usona astronomo.
Li malkovris du satelitojn de Jupitero: Ledaon en 1974 kaj Temiston (kun Elizabeth Roemer) en 1975 (Temisto estis perdita kaj retrovita nur en 2000).
Li malkovris multenombrajn asteroidojn, inter kiu la kometon-asteroidon 2060 Ĥironon, unua malkovrita ano de la klaso de la centaŭroj.
Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, supernovaojn kaj, en 1978, galaksion de la Loka Grupo, kiu ricevis la nomon « nana galaksio de la Fiŝoj » kiam ĝia aneco al la Loka grupo estis pruvita.
Li ricevis en 1979 la James Craig Watson Medalon.

