La Eta Princo
El Vikipedio
La Eta Princo (france Le Petit Prince), unue publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro.
"La Eta Princo" estas escepta en verkado de Exupéry, ĉar ĝi estas nur unu verko kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbolika, pri universalaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth, alskirbis:
| “ | Mi pardonpetas ĉiujn infanojn pro dediĉi ĉi tiun libron al plenaĝulo. Mi havas du gravajn kialojn: ĉi tiu plenaĝulo estas mia plej bona amiko sur la mondo. Dua kialo: ĉi tiu plenaĝulo povas kompreni ĉion, eĉ librojn por infanoj... | ” |
Enhavo |
[redakti] La Eta Princo en Esperanto
Esperantlingva traduko de Pierre Delaire aperis unue en 1961 en Orléans (Francio), dua reviziita traduko same de Pierre Delaire ĉe Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo en 1984, en plaĉa formo kun la originalaj desegnaĵoj de Saint-Exupéry.
"Scenigita fantazia rakonto" surbaze de la verko aperis en Zagrebo en 1990.
[redakti] Vidpunkto
Kvankam estante libro porinfana, La eta princo montras diversajn aspektojn de la homo, kiel liaj vivo kaj pensmaniero. Kelkajn pensigajn frazojn eldiras la Vulpo, kiu rolas en la historio. Jen ekzemploj:
| “ | Vi ankoraŭ estas por mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi ne bezonas vin. Kaj ankaŭ vi ne bezonas min. Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo. | ” |
| “ | Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per okuloj. | ” |
[redakti] Internaj ligiloj
- Mylène Farmer kantis kanzonon Dessine-Moi Un Mouton ("Ci desegnu por mi ŝafon"), fama eldiro el La Eta Princo.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- La Eta Princo en 171 lingvoj
- Eldonoj de "La Eta Princo" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo

