Esperanto-japana vortaro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 19 Nov. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Tie ĉi estas listo de Esperanto-japanaj vortaroj.
Enhavo |
Libroformaj vortaroj [redakti]
Esperanto → Japana [redakti]
- Esperanto-Japana Vortaro. Kompilis Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro, gvidita de Konisi Gaku kiel estro kaj Gotoo Hitosi kiel vicestro. Tokio, 2006. 1327p. 18cm. (43 814 kapvortoj)
- Cent Esperantaj verboj por japanlingvanoj. Kompilis Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro. Tokio, 1995. 236p. 21cm.
- Etimologia vortaro pragmata de Esperanto. Yamasaki Seikô. Tokio, 1991. 250p. 26cm. Kun utila enkonduko pri la influo de la antikvaj greka kaj latina kaj la evoluo de prononco kaj ortografio en la eŭropaj lingvoj. Dulingva: Esperanta-japana.
- Nova vortaro Esperanto-japana. Joŝicugu Okamoto. Pligrandigis Y. Nukina, M. Miyamoto. Tokio, 1989 (16-a eld). 399 p. 16 cm.
Japana → Esperanta [redakti]
- Vortaro japana-Esperanta. Kompilis Masao Miyamoto. Tokio, 1998 (3-a eld). 1101 p. 19cm. Ampleksa (ĉ. 70 000 kapvortoj, kun multaj ekzemploj). Plaste bindita.
- Japana-Esperanta vortaro. Kaĵi Hirokazu. Gamagori, 1978 (3a eld). 425 p. 16 cm. Laŭ Esperanta alfabeta ordo, kun transskribo de japanaj vortoj.
Dudirekta [redakti]
- Vortaro de Esperanto (Esperanto-Japana, Japana-Esperanta). Kompilis Mijake Ŝihej. Tokio, 1965. 519p. 15cm.
Reta vortaro [redakti]
- Praktika Esperanto-Japana Vortareto (PEJVO) 実用エスペラント小辞典, Kompilis HIROTAKA Masaaki.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vortaroj ĉe dmoz
- PEJVO (De tie alklaku je la linio 'pejv160.lzh') aŭ por japanlingva serĉ-fasado

