1421 Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1421 Esperanto
asteroido
Oficiala nomo 1421 Esperanto
Aliaj nomoj 1936 FQ ; 1931 HC ; 1958 GD ;
A906 UD ; A917 XD ; A920 GD
Historio
Malkovrinto Yrjö Väisälä
Dato de malkovro
Loko de malkovro
18-a de marto 1936
Turku, Finnlando
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
461,9932 Gm (3,0882338 AU)
424,1520 Gm (2,8352809 AU)
499,8344 Gm (3,3411867 AU)
Discentreco 0,0819086
Meza anomaliangulo 251,65404°
Klinangulo 9,80882°
Periodo 1982,2739557 tagoj
(5,4272 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
42,64503°
Argum. de periapsido 164,91929°
Fizikaj ecoj
Diametro 42,31 ± 3,1 km
Rotacia periodo  ?
Geometria albedo 0,0714
Observaj ecoj
Spektroklaso  ?
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10,30
v  d  r
Information icon.svg

1421 Esperanto estas mezgranda, ne tre hela sunsistema asteroido malkovrita de Yrjö Väisälä la 18-an de marto 1936 en Turku, Finnlando. La trovinto donis al ĝi nomon omaĝe al la internacia lingvo proponita de L. L. Zamenhof (pseŭdonime D-ro Esperanto). 1421 estas la orda numero de la asteroido, kaj la kompletan nomon oni povas skribi aŭ 1421 Esperanto(1421) Esperanto; ofte oni tute forlasas la numeron.

La asteroido havas formon neregulan, ĝia diametro estas proksimume 42 kilometroj. Ĝia grando estas komparebla ekz. kun Fobo, luno de Marso, kiu verŝajne estas kaptita asteroido. Por komparo, la plej granda asteroido Cereso, kiu en 2006 estis reklasita nanplanedo, havas diametron de preskaŭ 1000 km. La granda duonakso de la orbito de Esperanto (duono de ties plej longa diametro) estas 3,088 AU kaj la discentreco 0,082. Tio signifas, ke ĝi orbitas proksimume meze inter Marso kaj Jupitero, en la ĉefa asteroida zono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1001 - 2000) Poste:
1420 Radklifo 1421 Esperanto 1422 Stremgrenio