Esperanto (apartigilo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto havas plurajn signifojn. Bv. elekti:

  1. Esperanto (origina signifo) estas plumnomo de L. L. Zamenhof, sub kiu li eldonigis la Unuan Libron de Esperanto.
  2. Esperanto (plej ĝenerale) estas planlingvo proponita en 1887 de L. L. Zamenhof.
  3. esperanto estas persono, kiu esperas,[1] kaj poezia sinonimo de Esperantisto (ekz. en la poemo "La Espero").
  4. Esperanto estas la organo de UEA kaj la ĉefa revuo de la Esperanto-movado.
  5. Esperanto estas komputila viruso, kiu kiel unua celis ataki plurajn komputilajn platformojn.
  6. Esperanto estas aŭtomobilo aperanta en la videoludo Grand Theft Auto.
  7. Esperanto "エスペラント" estas muzika albumo publikigita de Sakamoto Ryuichi[2].
  8. Esperanto[3] "エスペラント" muzika ero en la serio the Mega Man Zero.
  9. Esperanto estas germanlingva kanto kun esperantlingvaj frazoj fare de la germana muzikgrupo Freundeskreis.
  10. Esperanto[4] belga-angla mallongdaŭra muzikgrupo en la fruaj 1970-aj
  11. Esperanto estas barko-restoracio ĉe la maro en brazila municipo Araruama.
  12. Esperanto estas restoracio en Stokholmo en Svedio, kiu gajnis unu Michelin-stelon la 15-an de marto 2007.
  13. Esperanto estas hotelo en civito Pribylina en la slovakia montaro Altaj Tatroj.
  14. Esperanto estas kongresejo kun hotelo en la germana urbo Fulda.
  15. Esperanto estas tiparo kiun kreis Franko Luin.
  16. Esperanto estis hispana ŝipo konstruita en 1896, la unua ZEO en la mondo.
  17. Esperanto estas speco de tulipo (Tulipa viridiflora Esperanto) produktata de nederlanda firmao Bakker.
  18. Esperanto estas insulo en la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj en Antarkto.[5]
  19. 1421 Esperanto estas asteroido malkovrita kaj nomita de Yrjö Väisälä.

[redakti] Referencoj

[redakti] Vidu ankaŭ

Multaj stratoj, monumentoj, ktp. portas la nomon Esperanto tra la mondo. Vidu la artikolojn Zamenhof/Esperanto-Objekto kaj Listo de ZEO-j.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj