Kongresejo Esperanto (Fulda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri kongresejo. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).
Kongresa halo "Esperanto"

Kongresejo Esperanto (Hotel Esperanto, Kultur- und Kongresszentrum Fulda) estas grava ZEO (Zamenhof/Esperanto-Objekto) en la germana urbo Fulda. Ĝi fondiĝis en 2005 kaj konsistas el:

  • Hotelo Esperanto (4-stela, kun 330 ĉambroj)
  • Kongresa halo "Esperanto" (kun areo de 6.400 m² kaj loko por 5.000 homoj)
  • Enira halo "Plaza Esperanto" (liganta la hotelon kun la kongresa halo)

La kongresa halo estas uzata kiel foirejo, kongresejo kaj koncertejo (i.a. jam por unu el la plej popularaj muzikaj elsendoj en la germana televido). Ĉe muro de la halo la vorto "ESPERANTO" estas skribita per verdaj, pli ol 10 m altaj literoj.

La kongresejo troviĝas en la Esperanto-Strato (Esperantostraße) de Fulda, nur 300 m for de la stacidomo. La giganta vorto "Esperanto" videblas ankaŭ el ĉiu trajno trairanta la urbon Fulda (ekzemple sur la trajnlinioj de Munkeno al Hamburgo kaj de Frankfurto al Berlino), krom kiam alia trajno baras la vidon.

Tiu ĉi ZEO kaŭzas ekde 2005 ĉirkaŭ 50 % de la mencioj de la vorto "Esperanto" en la germana gazetaro.[mankas fonto]

Tuj apude situas la subtegmenta urba naĝejo "Esperanto" – ĝiaj uzantoj povas kune kun la hotelaj gastoj uzi komunan luksan saŭnon kaj varmbanejan areon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 50° 33′ 27″ Nordo 9° 41′ 09″ Oriento / 50.557367 °N, 9.685719 °O / 50.557367; 9.685719 (mapo)