Saŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveda saŭno sur lago.

Saŭno (finne sauna) estas dometo aŭ loko, kiun oni hejtas kaj kie la homoj ŝvitbanas. En ĝi troviĝas forno (aŭ alia varmigilo) por varmegigi ŝtonojn, sur kiujn oni verŝas akvon vaporigante ĝin. La saŭno tre similas al la vaporbanejo.

La historio de saŭno estas jam pli ol miljara ĉe la nordaj popoloj. Ĉe la diversaj etnoj evoluis diversaj tipoj de la saŭno. La plej konata formo estas la finna saŭno.[1]

Tampere, la dua plej granda urbo de Finnlando, estis oficiale deklarita "Saŭna Ĉefurbo de la Mondo".[2][3][4][5][6]

Preskaŭ ĉiuj apartdomoj en Finnlando havas saŭnon aŭ en la apartdomo aŭ en ĝia kromkonstruaĵo. La plej multaj etaĝkonstruaĵoj konstruitaj en la fruaj 1990-aj jaroj ankaŭ havas saŭnon. Pli malnovaj etaĝkonstruaĵoj kutime havas komunan saŭnon, kiun la loĝantoj de ĉiu loĝejo rajtas uzi regule.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la nordaj popoloj konas la saŭnon jam dum 2000 jaroj, sed la unuaj skribaj fontoj mencias ĝin nur antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj. La saŭno originale estis loko por sinbanado, sinlavado. Samtempe ĝi servis ankaŭ por naskoj kaj saniĝoj de malsanuloj, ĉar ĝi estis pura kun pura akvo. Kelkaj maljunaj finnoj povas eĉ hodiaŭ diri, ke ili naskiĝis en saŭno.

La migrantaj, nordaj nomadaj popoloj jam havis primitivajn (antaŭ)saŭnojn. Ili fosis kavon en la teron kaj tie metis fajron, kovris desupre por atingi varman banejon. Ĝi similis al inipioj de la indianoj.

La saŭno antaŭ mallonge estis plurserva loko: oni ne nur banis sin en ĝi, sed tie oni sekigis karnojn, kuracis.

Komence de la 20-a jarcento, la fuma saŭno estis preskaŭ la sola saŭnotipo. Ĝia malavantaĝo estis, ke la hejtado necesis longan tempon, la purigado malfacilis, estis pli bruldanĝera metodo.

Dum la 20-a jarcento aperis – kun la industriiĝo – publikaj saŭnoj, kiuj estis kamentubaj saŭnoj. Post la ekŝato de tiuj, oni konstruis similajn ĉe la ripozdomoj. La aparta enkonduko de kamentubo aperis en la 1930-aj jaroj. Nuntempe plejparto el saŭnoj en urboj estas elektraj, sed en kamparo la tradiciaj lignehejtigitaj saŭnoj estas pli multaj eĉ nuntempe.

Moderna finna saŭno.

Saŭnaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

La saŭno estas agrabla ĉefe vintre, sed la finnoj saŭnas eĉ somere. En Finnlando la saŭno troviĝas eĉ en la laborejoj, apartenas al socianigo. Oni saŭnas kutime nude (Skandinavio, Germanio, Japanio), sed tio estas malpermesita en Britio. En Finnlando la publikaj saŭnoj estas kutime separigitaj por viroj kaj virinoj. T.n. gesaŭnado okazas kutime en familia aŭ foje ankaŭ en amika rondo.

Ĝenerale bona saŭnado okazas en 3-4 raŭndoj kaj daŭras 1,5 horojn. Tamen ofte pro tempomanko saŭnado povas daŭri nur malpli ol unu horon. Antaŭ saŭnado oni devas sin duŝi por forigi la malpuraĵojn desur la haŭto (ŝvitaĵon, kremaĵojn, dezodezoraĵojn). La viŝado per tuko gravas, ĉar la haŭtsurfaca akvo baras la poluan ŝvitadon, vaporadon.

La proponita temperaturo estas ĉe ĉirkaŭ 80-100 Celsius-grado[7]. En la pli kostaj saŭnoj troviĝas benkoj pluralte kun diversaj temperaturaj zonoj. Oni agrabligas la saŭnadon almiksante odorajn oleojn al akvo en la tino.

Oni ofte eltenas la varmegon nur dum 10-15 minutoj; poste oni forprenas la ŝviton per duŝo. Poste okazas plonĝo en malvarman akvon aŭ malvarmakva duŝado. Oni devas postfari la perditan akvon, sed oni ne drinku.

Post saŭno oni devas varme vesti sin.

Saŭnaj iloj[redakti | redakti fonton]

  • forno kun ligna aŭ infra hejtado (aliaj kiel gasa aŭ dizela ne estas konvenaj)
  • ŝtonaro por rezervado de varmo, servas surfacon por vaporigo
    • longa, konkava, cilindra ŝtono; „koro de la saŭno”
  • tino kaj kulerego el ligno aŭ kupro.
  • betula vergo por instigi la sangocirkuladon
  • aromaj, odorigaj oleoj
  • tukoj por sidi sur ilin (ĉefe en publikaj saŭnoj)
  • benkoj
  • termometro
  • eble higrometro kaj horloĝo
  • lampo, LED

Saŭno kaj sano[redakti | redakti fonton]

Saŭnado efikas diversmaniere sur la sanon de homo:

  • Trejnado de sangocirkulado.
  • Fortigo de imuna sistemo.
  • Forigo de venenaĵoj per ŝvitado, kvietigo de la korpo.
  • Bona efiko je la haŭto, kontraŭ dormeco.

La abrupta ŝanĝiĝo de la temperaturo estas malproponita por malsanuloj je alta sangopremo.

Saŭnaj tipoj[redakti | redakti fonton]

"Normala" finna saŭno[redakti | redakti fonton]

La finna ripozdoma saŭno estas hejtita per betula ligno, la urba per elektra kurento. La urba saŭno estas loketo en banejo, kovrita interne per ligna murkovraĵo.

La ripozdoma saŭno troviĝas ĉe bordo de lago kaj estas aparta dometo. Post saŭnado oni uzas plej ofte la lagan akvon por malvarmetiĝi. Vintre oni tranĉas por tio truon en la glacion. Oni povas ankaŭ uzi neĝon aŭ simple stari en la -20-30 Celsiusgrada malvarmo. Post saŭnado, la malvarma akvo aŭ aero ne estas malvarma, sed agrabla dum kelkaj minutoj.

Nuntempe, en Finnlando troviĝas ĉirkaŭ 2 milionoj da saŭnoj; el tio 1,2 en domoj, la restaĵo en hoteloj, naĝejoj, ripozdomoj.

La finna iama ĉefministro kaj prezidento Urho Kekkonen naskiĝis en 1900 en saŭno. Neniu kuraĝis rifuzi lian inviton por saŭnado el inter la landaj kaj eksterlandaj politikistoj. Li faris la plej gravajn decidojn en la varmega saŭno.

Fuma saŭno[redakti | redakti fonton]

La fumsaŭno estas ĉiam aparta dometo sen kamentubo, sed kun forno. La hejtado okazas per betula ligno, la fumo eliĝas tra la pordo. Oni povas komenci la saŭnadon post 3-4 horoj, kiam ekzistas jam ardaĵo. La tuta loko estas fulgokovrita.

En ĝi ofte troviĝas kaldrono super la fajro.

Infrasaŭno[redakti | redakti fonton]

Interno de infrasaŭno.

La hejtado de la saŭno okazas per infraruĝa radiado. La infraruĝaj radioj apartenas al la nevidebla zono de lumo kun ondolongo de 2-25 mikrometroj. Ĝi penetras ĉirkaŭ 4 cm en la haŭton, kie la lumo transformiĝas al varmoenergio kaj ĝi varmigas la korpon, tiel estigante la senvenenigan, ĉelregeneran efikon.

La infrasaŭno funkcias ĉe pli malalta temperaturo, kio signifas pli agrablan restadon ene. 30-minuta uzo kaŭzas perdon de 900 kalorioj. Ĝi pli bone formas la korpon, pli efike lozigas la muskolaron, pli bone cirkuligas la limfon.

Ĝi havas tre okulfrapan efikon je la haŭto, kiel purigon de poroj kaj revivigo de ĉeloj. La uzo de kuŝa infrasaŭno estas tre komforta sento, la ŝvitado estas triobla al tradicia saŭno, ĝi havas la potencialon de 20-60-obla senveneniga efiko kaj 3-7-oble pli grandas la proporcio de la ne-akvosimilaĵoj en la ŝvitaĵo.

Sanariumo[redakti | redakti fonton]

En humida varmakva banejo, ankaŭ nomata Sanarium (laŭ simila banejo kiu estis parto de la banada kulturo en la Romia Imperio) aŭ Biosaŭno, estas pli malaltaj temperaturoj ol en la klasika finna saŭno, kutime 45 ĝis 60 celsiusaj gradoj, kaj aera humideco de 40 ĝis 55 procentaĵoj. Sanariumo konsideriĝas malpli streĉa por la homa sangocirkula sistemo kaj ofte kombiniĝas per volatilaj oleoj aŭ aparta lumigo (luma terapio). Eblas pli longe resti en Sanariumo ol en kutima saŭno, 14 ĝis 30 minutojn, sed krome laŭ aspekto kaj kutimoj Sanariumo samas al finna saŭnejo. Pro la pli malaltaj temperaturoj uzado de Sanariumo aparte taŭgas por eksaŭnantoj, infanoj, maljunuloj kaj pacientoj kun kardiovaskulaj problemoj.[8]

Vaporbanejo kaj saŭno[redakti | redakti fonton]

Nature vaporbanejo similas saŭnon. Sede en la saŭno (seka vaporo) estas pli alta la kutima temperaturo (ĉ. 80-90 celsiusaj gradoj), la relativa vapora enteno estas malpli alta (ĉ. 30 %) ol en la vaporbanejo, kie estas 40-60 , sed relativa vapora enteno atingas eĉ 80 %. La saŭno forte, la malpli varmega, humida vaporo pli domaĝe ŝvitigas. Boniga efiko de saŭno kaj boniga efiko de vaporbanejo ĉirkaŭe egalas.

Hodiaŭ ekzistas jam plurfunkciaj saŭnaj ĉeloj, kiuj konvenaj por produkti sekan kaj humidan vaporon.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kvankam saŭnado intertempe haveblas en ĉiuj industriiĝintaj landoj, turistoj venantaj al Finnlando emas elprovi la originan saŭnadon en la lando mem, kaj la finnlandanoj principe fieras prezenti tiun kulturan apartaĵon al nefinnoj. Esperantistoj ne estas escepto en tio. Tial jam en pluraj internaciaj Esperanto-eventoj en Finnlando komuna saŭnado estis oficialaj programeroj. Organize tio ne ĉiam malfacilas, ĉar gastigi la membrojn de internacia konferenco en nur unu centro de saŭnado postulas kompare grandan centron, kiu probable ne lokiĝas en aŭ rekte ĉe la kongresejo, kaj organizi grandan homgrupon tiel ke ĉiuj komune al- kaj forvojaĝas per grupaj busoj aŭ aliaj publikaj transportiloj necesigas ke ĉiuj sukcesas aranĝi sian saŭnadon tiel ke post lasta varmiĝo restas sufiĉe da ripoza kaj "postsaŭna ŝvita" tempo antaŭ ol revestiĝi kaj kolektiĝi por la retransporto al la kongresejo. Kiam ĉiuj saŭnemaj membroj de la Internacia Junulara Kongreso de somero 1980 en Raŭmo grupe transportiĝis al granda saŭna centro, tio tempa organizado ne perfekte funkciis: multaj nefinnaj kongresanoj preferis resti en la saŭnoj ĝis pli-malpli la lasta momento, la organizantoj devis tre peni movigi ĉiujn el la saŭna centro en la busojn revenantajn al la kongresejo, kaj en la busoj la postsaŭnantoj revestiĝintaj ankoraŭ signife ŝvitis, tiel malgraŭ la ekstere varma, somera vetero la busaj fenestroj ĉe la realveno en la kongresejo estis netravideblaj pro la forta aera humideco ene de la busoj.[9] El inter la regulaj Esperanto-eventoj aparte atentantaj pri saŭnado ekde la 1980-aj jaroj elstaras la Internacia Festivalo, kiu tradicie klopodas trovi kongresejojn kun internaj saŭnoj kaj naĝejoj. Ankaŭ la ejo de la 31-a Internacia Festivalo 2014-15 en Jülich, Nordrejn-Vestfalio, disponas pri moderna saŭno-centro, kaj la informiloj eksplicite varbas pri tio.[10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.