Saŭnokonkurso en Heinola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la jaroj 1999–2010 en Heinola oni aranĝis ĉiujare konkurson, kie venkis la partoprenanto, kiu estis la lasta, kiu foriris el saŭno sen helpo en finalo. Viroj kaj virinoj konkursis aparte. En finalo estis ses partoprenantoj, kiuj sukcesis bone en antaŭa periodo.

Unue la temperaturo estis 110 °C. La saŭno iĝis pli kaj pli varma dum la konkurso. La partoprenantoj devis sidi dorsrekte sur saŭnobenkoj. Falis akvo sur saŭnaforno (finne kiuas) ĉiun 30an sekundon.

En 2010 la vira finalo finiĝis tragike. Rusa partoprenanto Vladimir Ladiĵenskij mortis. Unu el la finnaj partoprenantoj Timo Kaukonen ricevis komaton kaj estis en malsanulejo dum pli ol unu jaro. Post la jaro 2010 oni ne aranĝis la konkurson, kaj la lasta vira venkinto Ilkka Pöyhiä rakontis, ke li kredas, ke la konkurso estas finita por ĉiam. Finna grandvendisto, posedanto de aĉetcentro Veljekset Keskinen, Vesa Keskinen planis, ke li aranĝos samidean konkurson en 2011 sed ricevis kritikon do forte, ke la nova konkurso ne realis.