Sudaj Ŝetlandaj Insuloj
El Vikipedio
| Sudaj Ŝetlandaj insuloj | ||
|---|---|---|
| Mapo de la Sudaj Ŝetlandaj insuloj | ||
| Akvejo | Suda oceano | |
| Geografia situo | 62° 0′ S, 58° 0′ W-62-58Koordinatoj: 62° 0′ S, 58° 0′ W | |
|
|
||
| Nombro de insuloj | 11 pli grandaj insuloj | |
| Ĉefa insulo | King George Island | |
| Tuta areo | 4 700 km² | |
La Sudaj Ŝetlandaj Insuloj estas grupo de antarktaj insuloj, kiuj situas proksimume 120 kilometrojn norde de la antarkta duoninsulo. Laŭ la antarkta traktato de 1959, la kontrolo de la insularo estas principe nek postulata nek disputata de la subskribiĝintaj ŝtatoj, tiel ke la insuloj estas libere uzeblaj por ĉiu ajn nemilitista celo.
La insuloj estas postulataj de Britio ekde 1908, kaj apartenas al la Brita Antarkta Teritorio ekde 1962. Ili cetere estas postulataj de Ĉilio ekde 1940 kiel parto de la provinco Antártica Chilena, sed ankaŭ de Argentino.
Pluraj landoj establis esplorstaciojn sur la insuloj, entute dek ses.
Unu el la insuloj nomiĝas Esperanto, laŭ la planlingvo Esperanto.[1]
Mapo [redakti]
- L.L. Ivanov. Antarctica: Livingston Island and Greenwich, Robert, Snow and Smith Islands. Scale 1:120000 topographic map. Troyan: Manfred Wörner Foundation, 2009. ISBN 978-954-92032-6-4
