Eleftherios Venizelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eleftherios Venizelos
Eleftherios Venizelos
Ĉefministro de Grekio
Naskiĝo 23-a de aŭgusto 1864
en Mournies apud Ĥanio (sur Kreto)
Morto 18-a de marto 1936
en Parizo, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Eleftherios VENIZELOS (greke Ελευθέριος Βενιζέλος) (la 23-an de aŭgusto 1864 en Mournies apud Ĥanio (sur la insulo Kreto); m. la 18-an de marto 1936 en Parizo) estis politikisto kaj ĉefministro en Grekio.

Kiam pecetiĝis fine de la 19-a jarcento la registaro de la Otomana regno, ekestis ankaŭ rumoroj sur la insulo Kreto, kiu estis tiam sub la rego de tiu imperio; tiel komenciĝis la turka-greka milito de 1897. La agresmilito estis en Grekio sensukcesa, sed kun premo de la internaciaj grandpotencoj, la turka imperio devis doni al Kreto certan gradon da aŭtonomio. La 9-an de decembro 1898 venis princo Georgo de Grekio kiel guberniestro de aŭtonoma Kreto en la tiaman ĉefurbon Ĥanio. Eleftherios Venizelos estis membro de la unua registaro 1901 kiel justicministro. Li aŭtoris la kompletan aŭtonomiĝon de la insulo Kreto dum la kreta Enosis-movado de 1897. En ĝenerala kunveno de kretaj revoluciuloj la propono transformi Kreton al aŭtonoma ŝtato estis akceptata de la okcidentaj potencoj. Ĝis la alveno de la ĝenerala guberniestro, kreta komitato kun Eleftherios Venizelos transprenis la administradon. En la disputo pri la nacia demando, Venizelos estis en la pinto de la opozicio, kiu volegis la unuiĝon de Kreto kun la resto de Grekio (1905).

Dum la jaro 1910 li estis varbata de la militistaro iĝi ĉefministro kaj fondis la Liberalan Partion, kiu ricevas dum la sekva baloto la plejmulton de voĉoj. Dum novembro 1913, intertempe ĉefministro, li ĝisvivis ankoraŭ la realiĝon de sia celo, la unuiĝon de Kreto kun Grekio.

La sukcesoj en la tereno de ekstera politiko dum la balkanaj militoj de 1913 inkluzive de la unuiĝo de Kreto kun Grekio kaj la duobligo de la grekiaj teritorioj, lin instigis iĝi defendanto de la Megali Idea ("granda ideo"): Granda-Grekio eĉ kun Konstantinopolo. Kun la Triopa Entento li provis realigi tiun ĉi celon dum la Unua Mondmilito. Dum la jaro 1916 Venizelos instalis kontraŭregistaron kaj konsentis pri la forpelo de la reĝo Konstantino la 1-a (Grekio).

Kaŭze de la traktato de Sèvres (aŭ la Parizaj konferencoj) de 1919 kaj 1920, Venizelos verkis gravan ekspansion de la teritorio. Sed li komencis militon kun Turkio (1919-1922); tiam Grekio ree forludis la influon en Malgrandazio, kaj preskaŭ ĉiuj grekoj en Malgrandazio devis fuĝi de tie, perdante ĉiujn nemoveblajn posedaĵojn (malgrandazia katastrofo). Post dek jaroj kiel ĉefministro li dum la jaro forlasis Grekion kaŭze de perdita elekto kaj iris al Parizo. Post sia tempo en ekzilo li revenis al Grekio por sia lasta ofictempo de 1928 ĝis 1933 kaj ankaŭ zorgis pri la integrado de greklingvaj fuĝintoj el Turkio. Dum la jaro 1933 oni devigis lin abdiki kaŭze de malbona nacia ekonomia stato kaj la granda influo de greka nobelaro. Post pluraj atencoj li fuĝis al Francio dum la jaro 1935; tie li mortis dum 1936.

La nova flughaveno de Ateno samkiel multaj urbo kaj placoj de grekaj urboj portas lian nomon, kaj ankaŭ la plej granda greka pramo de la Mediteranea Maro honore baptiĝis lianome. Krome inter alie ankaŭ la nova 50-cenda monero de la grekaj eŭro-moneroj bildigas portreton de li.

Retaj paĝoj[redakti | redakti fonton]