Urba varmo-insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La urba varmo-insulo estas loka klimato de urbo kontraŭe al la ĉirkaŭa eksterurba areo, difinita fare de la Monda Organizaĵo pri Meteologio. Pro la tre densa prikonstruo de la urbegoj, ties mankantaj vegetaĵoj, same la emisio de aeraj poluaĵoj kaj varmo de la konstruaĵoj kondukas al pli alta averaĝa temperaturo, pli granda poluaĵa koncentriĝo, pli malgranda aera humido kaj ventorapido, kompare al la ekserurbaj areoj.

La efikon de la urba varmo-insulo kaŭzas, ke la multaj, grandaj, brikaj kaj ŝtalbetonaj konstruaĵoj akumulas la varmon kaj elradias nokte. Tage pro la mankanta vegetaĵo - kiu ekvilibrigas la temperauron per vaporado -, la urbointernoj forte varmiĝas. La efiko, la temperatura diferenco estas pli forte nokte, kiam la elradiado de la varmo okazas. Tiu varmodiferenco estas mezureble, somere, vintre, en ĉiuj sezonoj de la jaro.

La fenomenon unuafoje esploris kaj priskribis Luke Howard en la 1810-aj jaroj.

La malpliigo de la temperatura diferenco, mildigo de la fenomeno povas okazi per apliko de reflektaj, helaj, blankaj materialoj, kiuj plialtigas la albedon de la konstruaĵo. Alia metodo estas la konstruo de verdaj tegmentoj, kiuj formas izolan tavolon sur la tegmeno kaj per la akumulado kaj posta vaporigo de la pluvakvo plibonigas la mikroklimaton, malvarmigas la temperaturon.